La infanaĝo, aŭ infaneco, estas la unua fazo en la vivo de homo.
Ĝeneralsence ĝi inkludas la bebecon, do komenciĝas kun la naskiĝo kaj finiĝas kun la komenco de la seksa maturiĝo, kiu jam apartenas al la junaĝo.
La infanaĝo estas tre ampleksa koncepto aplikita al homoj kiuj troviĝas en fazoj de disvolviĝo inter la nasko kaj la adolesko aŭ pubereco.
Post la naskiĝo la infano komencas integriĝi en la socio. Ĝin la infano unue konfrontas en primaraj grupoj: familio, parencaro, najbararo, ludogrupo. En ĉi tiuj grupoj okazas ensociigo per perado de konduto- kaj pensmanieroj, valoroj, kiujn la infano alproprigas per lernado.
En la familio okazas la dua naskiĝo de la infano kiel socikultura personeco.
Ambaŭ formoj, kaj infanaĝo = infana aĝo kaj 'infaneco, kompreneble estas variaĵoj de la baza esperanta vortradiko infano, kiu devenas de la latina infans, kiu signifas 'muta', 'kiu ne povas paroli'.
"Infanaĝo" estas laŭ PIV "La tempo, dum kiu oni estas infano",, dum "infaneco" estas simple difinita kiel "aĝo infana".. Laŭ tio, multaj esperantistoj uzas la terminon "infaneco" kvazaŭ sinonimo de "infanaĝo", kvankam evidente "aĝo" ne estas sinonimo de abstrakta propraĵo, karakterizo aŭ kvalito. Tiel, oni povus paroli pri infaneco de iu plenkreskulo, kiu kondutas sin infanece, eĉ for de la infanaĝo.
Oni povas difini la koncepton "infanaĝo" ekde jenaj diversaj vidpunktojn:
Homaj vivfazoj | ||
Inseksa Homo | Virseksa Homo | |
Bebeco | Bebo | |
Infaneco | Knabino | Knabo |
Adolesko | Adoleskantino | Adoleskanto |
Plenkreskeco | Virino | Viro |
Maljuneco | Maljunulo |
Ekzistas pluraj proverboj pri infano/infanaĝo en la Proverbaro Esperanta de L. L. Zamenhof, inter ili:
|
|
|
This article uses material from the Wikipedia Esperanto article Infanaĝo, which is released under the Creative Commons Attribution-ShareAlike 3.0 license ("CC BY-SA 3.0"); additional terms may apply (view authors). La enhavo estas disponebla laŭ CC BY-SA 4.0, se ne estas alia indiko. Images, videos and audio are available under their respective licenses.
®Wikipedia is a registered trademark of the Wiki Foundation, Inc. Wiki Esperanto (DUHOCTRUNGQUOC.VN) is an independent company and has no affiliation with Wiki Foundation.