Sinodo De La Kadavro: Eklezia proceso kontraŭ la mortinta Papo Formozo en 897

La Sinodo de la kadavro aŭ koncilio de la kadavro estis la postmorta proceso pro sakrilegio kontraŭ papo Formoso (891-896), efektigita en la januaro de 897.

Sinodo De La Kadavro: La proceso, Rehabilito, Vidu ankaŭ
Sinodo de la kadavro, Jean-Paul Laurens (1870), Nanto (Francio), Musée des Beaux-Arts.

La proceso estis esplorita kaj volita de la posta papo Stefano la 6-a, instigita de Lamberto la 2-a de Spoleto, imperiestro de la Sankta Romia Imperio, kaj de lia patrino Ageltrua, kiuj estis apogintaj la elekton de Stefano la 6-a al la papa seĝo.

Oni eltombigis la kadavron de Formoso kaj estis relanĉitaj la akuzoj pri sakrilegio jam formulitaj de papo Johano la 8-a. La proceso ĉiukaze havis ankaŭ politikajn motivojn: oni intencis "malrajtigi" la apogon donitan de Formoso por la Karolidoj obstaklante la celojn de la Gvido de Spoleto. (vidu pli sube)

La proceso

La makabra kolektiĝo disvolviĝis en la Baziliko Sankta Johano de Laterano kun kardinaloj kaj episkopoj kuniĝintaj sub la prezidanteco de Stefano la 6-a.

La mumio de Formoso estis eltombigita kaj lokigita, vestita per ĝiaj papaj ornatoj, sur trono en la salono de la koncilio, por ke ĝi "respondu al ĉiuj akuzoj kiuj jam estis antavidigitaj de papo Johano la 8-a". Diakono estis "laŭleĝe" ŝarĝita respondi anstataŭ la forpasinta papo, kiu estis kondamnita pro episkopa agado kiam li jam estis forigita el la ofico kaj pro esti ricevinta la papadon kiam li estis episkopo de Porto (suburba diocezo proksime de Romo). La verdikto establis ke la forpasinto estis neinda elektiĝi al papado. La verdikto ankoraŭ aldonis ke li sin lasis gvidi de senmodera ambicio. Ĉiuj liaj aktoj estis nuligitaj kaj la ordinadoj de li faritaj estis deklaritaj nevalidaj.

La papaj vestoj estis deŝiritaj de lia korpo, la tri fingroj de la dekstra mano, uzataj por la benoj, estis amputataj, kaj la kadavro estis trenita tra la romaj vojoj kaj la aprobantaj voĉaĵoj de la popolo kaj ĵetita en la tiberon. La kadavro trairis, en tri tagoj, dudek mejlojn trenita de rivera akvofluo, kaj grundis surborde najbare de Ostia kie ĝi estis gardata de monaĥo, kaj kaŝita ĝis kiam "vivus papo Stefano".

Rehabilito

Sinodo De La Kadavro: La proceso, Rehabilito, Vidu ankaŭ 
Listo de la papoj entombigitaj en la antaŭa Baziliko Sankta Petro de Romo, inkluzive de la korpo de papo Formoso.

La kaŭzo deceniganta la reagon de la imperiestra familio de Spoleto estis la simpatio kaj provo transdoni la titolon de imperiestro al reĝaj familioj de Germanio: eĉ unu el ili estis invitita kaj ricevita en Italio, Arnulf de Karintio. Tiu simpatio, neprigita ankaŭ por defendi la sendependon de la papa ŝtato kontraŭ la armeo de Spoleto, estis minaco ĉe la flankoj de la familio de Lanfranko imperiestro. La kondamno de la papo Formoso povis eble malproksimigi la germanan minacon kaj savi la imperiestran tronon!

Post la morto de Stefano la 6-a kaj la forigo de lia posteulo "papo Romano", la korpo de Formoso estis denove enterigita en la Baziliko de Sankta Petro laŭ decido de papo Teodoro la 2-a, kiu ĝin entombigis inter la tomboj de la apostoloj per pompa funebra ceremonio.

Ĉi-kaze oni profitis por malpermesi kromajn postmortajn procesojn kontraŭ personoj forpasintaj; fakte tiaĵoj ne pli okazis en la Katolika Eklezio.

Sekve papo Serĝo la 3-a (904-911) ordonis, en la dubo ĉu ili vere validas, la reordinon de la episkopoj ordinitaj de Formoso kaj de la ordinitoj de ili. Sinsekve, tamen, ankaŭ la valideco de la aktoj de Formoso estis agnoskata.

Vidu ankaŭ

Bibliografio

  • Daniel-Rops, L’Église des temps barbares, Paris, Fayard, 1956
  • Ferdinand Gregorovius, Storia di Roma nel Medioevo II, Roma, Colosseum, 1988, p. 131 sg.
  • Girolamo Arnaldi, Papa Formoso e gli imperatori della casa di Spoleto, in " Annali della facoltà di lettere e filosofia di Napoli" 1 (1951)
  • Joseph Duhr, La concile de Ravenne in 898: la réhabilitation du pape Formose, in "Recherches de science religieuse" 22 (1932), p. 541 sg.
  • Ernst Ludwig Dümmler, Aŭilius und Vulgarius, Leipzig, 1866
  • Peter Llewellyn, Rome in the Dark Ages, London, 1970
  • Démètre Pop, La défense du pape Formose, Paris, 1933
  • Donald E. Wilkes, Jr., Arkivigite je 2011-07-18 per la retarkivo Wayback Machine The Cadaver Synod: The Strangest Trial in History, 2001

Tags:

Sinodo De La Kadavro La procesoSinodo De La Kadavro RehabilitoSinodo De La Kadavro Vidu ankaŭSinodo De La Kadavro BibliografioSinodo De La Kadavro891896897Formoso la 1-aKoncilioSakrilegio

🔥 Trending searches on Wiki Esperanto:

NudismoDanioStefano KellerVjetnama militoReadingVoĉa dentala frikativoElĉoKlerismoGeometrioDissolvo de SovetunioEsprimo (matematiko)Belorusio en la Somera Olimpiko 2000Obelisko-309Bahaaj preĝojEjakuloInĝenierartoCitiloFutbaloDrama filmoErika BodnárOmo (mezurunuo)IstrioThe New York TimesWinnie la PuRegistaroKunfluejoTulipomanioOceanioPediatrioMeksikoPubviloSvahila lingvoOPELKomunista Partio de SovetunioHistorio de GermanioVolgogradoSamseksaj edzeco kaj edzinecoAtlasa MontaroISSNZagreba metodoBarclaysDublinoAoyama GōshōABBAPradietoIndonezia lingvoRomans-sur-IsèreIrlandoHungarioTritikoJoe BidenInternacia sistemo de unuojKornélia GaálCarles Puigdemont i CasamajóSeksa fantasmo9-a de oktobroTatuoMeloTurandotBurojHinduismoKleraj virinojĈinioAlbanio en la Somera Olimpiko 2000Marie-GalanteNegev Nuklea EsplorcentroMatricoMadama ButterflyIzoamila acetoacetato🡆 More