Sika Imperio

La Sika Imperio estis grava imperio en la Hinda subkontinento, kiu kreiĝis sub la estreco de Maharaĝo Ranjit Singh kiu establis la imperion sur baze ĉirkaŭ la Panĝabo.

La imperio ekzistis el 1799, kiam Ranjit Singh kaptis Lahore, al 1849 kaj estis formita per la fondo de gurua kvinopo nome Ĥalsa el kolekto de aŭtonomaj sikaj ŝtatoj nome misloj. Je ties plej granda etendo en la 19a jarcento, la Imperio etendis el la Ĥibera Montopasejo en okcidento al okcidenta Tibeto oriente, kaj el Mithankot en la sudo al Kaŝmiro norde. Ĝi estis la lasta ĉefa regiono de la subkontinento kiu estis konkerita de Britio. La fondado de la Sika Imperio povas esti datita tiom frue kiom ĝis 1707, nome la jaro de la morto de Aŭrangzebo kaj starto de la falo de la Mogola Imperio. Dum la Mogoloj ege malfortiĝis, la sika armeo, konata kiel Dal Ĥalsa, nome rearanĝo de la Ĥalsa inaŭgurita de Gobind Singh, faris ekspediciojn kontraŭ ili kaj kontraŭ la Afganoj okcidente. Tio kondukis al kresko de la armeo, kiu disiĝis en diversajn konfederaciojn aŭ duon-sendependajb mislojn (el la persa vorto, kiu signifas 'simila'). Ĉiu el tiuj komponaj armeoj kontrolis diversajn areojn kaj urbojn. Tamen, en la periodo el 1762–1799, la sihaj komandantoj de la misloj iĝis kvazaŭ sendependaj militosenjoroj.

Sika Imperio
1733 – 1849

Sika Imperio

Sika Imperio

historia lando • imperio
Geografio
La Sika Imperio je ties pleja etendo
La Sika Imperio je ties pleja etendo
Ĉefurbo:
Loĝantaro
Kvanto de loĝantoj:
1 500 000
Ŝtat-strukturo
federacia monarkio • monarkio
Antaŭaj ŝtatoj:
Postsekvaj ŝtatoj:
Elstaraj historiaj eventoj
Diplomatiaj Rilatoj
Sika Imperio
vdr

La formado de la imperio ekis per la kapto de Lahore, fare de Ranjit Singh, el ties afgana reganto, nome Zaman Ŝaho Durani, kaj la sekva kaj iompostioma elpelo de afganoj el Panĝabo kaj la unuigo de la separataj sikaj misloj. Ranjit Singh estis proklamita kiel Maharaĝo de Panĝabo en la 12a de aprilo 1801 (koincide kun Vaisaĥi), kreonte unuigitan politikan ŝtaton. Sahib Singh Bedi, descendanto de Guru Nanak, kondukis la kronigon. Ranjit Singh enpovigis post tre mallonga periodo, el estro de ununura mislo al fine iĝi la Maharaĝo de Panĝabo. Li ekmodernigis sian armeon, uzante la lastajn trejnsistemojn same kiel armoj kaj artilerio. Post la morto de Ranjit Singh, la imperio malfortiĝis pro internaj dividoj kaj politika mismadministrado. Fine, ĉirkaŭ 1849 la ŝtato estis dissolvita post la malvenko en la Sik-anglaj militoj.

La Sika Imperio estis dividita en kvar provincojn: Lahore, Multan, Peŝavaro, kaj Kaŝmiro el 1799-1849.

Referencoj

Literaturo

  • Volume 2: Evolution of Sikh Confederacies (1708–1769), By Hari Ram Gupta. (Munshiram Manoharlal Publishers. Date:1999, ISBN 81-215-0540-2, Pages: 383 pages, illustrated).
  • The Sikh Army (1799–1849) (Men-at-arms), de Ian Heath. (Date:2005, ISBN 1-84176-777-8).
  • The Heritage of the Sikhs de Harbans Singh. (Date:1994, ISBN 81-7304-064-8).
  • Sikh Domination of the Mughal Empire. (Date:2000, 2a eldono. ISBN 81-215-0213-6).
  • The Sikh Commonwealth or Rise and Fall of Sikh Misls. (Date: 2001, reviziita eldono. ISBN 81-215-0165-2).
  • Maharaja Ranjit Singh, Lord of the Five Rivers, By Jean-Marie Lafont. (Oxford University Press. Date:2002, ISBN 0-19-566111-7).
  • History of Panjab, Dro L. M. Joshi, Dro Fauja Singh.
  • Heath, Ian (2005), The Sikh Army 1799-1849, Osprey Publishing (UK), ISBN 1-84176-777-8
  • Kalsi, Sewa Singh (2005), Sikhism (Religions of the World), Chelsea House Publications, ISBN 978-0-7910-8098-6
  • Markovits, Claude (2004), A history of modern India, 1480-1950, London: Anthem Press, ISBN 978-1-84331-152-2
  • Jestice, Phyllis G. (2004), Holy people of the world: a cross-cultural encyclopedia, Volume 3, ABC-CLIO, ISBN 978-1-57607-355-1
  • Johar, Surinder Singh (1975), Guru Tegh Bahadur, University of Wisconsin—Madison Center for South Asian Studies, ISBN 81-7017-030-3
  • Singh, Pritam (2008), Federalism, Nationalism and Development: India and the Punjab Economy, Routledge, pp. 25–26, ISBN 978-0-415-45666-1
  • Nesbitt, Eleanor (2005), Sikhism: A Very Short Introduction, Oxford University Press, USA, p. 61, ISBN 978-0-19-280601-7

Tags:

AŭrangzeboGobind SinghHinda subkontinentoKaŝmiroLahoreMaharaĝoMithankotMogola ImperioPanĝaba regionoPaŝtunojRanjit SinghSikismoTibetoĤibera Montopasejo

🔥 Trending searches on Wiki Esperanto:

Friedrich Karl ForbergBretonio (franca regiono)Java (programlingvo)PollandoBirdoj2-DodekinoVikivortaroNUS-Mezlernejo pri Matematiko kaj SciencoHimenoPublika havaĵoNudecoKongresa Pollando1-UndekinoTaja lingvoCandelaria (Santa Cruz de Tenerife)SovetoFormaldehidoEl Pozo (stacidomo)OșorheiListo da Esperanto-vortarojŜarkoSud-KoreioGermanioIdeala Esperanto-BibliotekoLitkovriloSesdeknaŭo (seksa pozicio)Salvador DalíIntermama fendo1210-aj jarojBeŝameloDrop bearArmena lingvoAlbiș (Buduslău)KotonsepariloStacidomo de Ilmenau BadHou YifanDonkiĥoto (romano)BenzenoBurkino (vesto)NulesJaroParnasa GvidlibroAmoroPornhub1932Nord-KoreioAmerikoHolocena kalendaroRobert J. C. Young4-UndekinoRusioEl-NinjoFajliloLouis-Christophe Zaleski-ZamenhofKladruby (distrikto Benešov)VajmarhaloparkoMelitón RodríguezDNAAlzira (stacidomo)Wayback MachineTempoMezorientoSeviloNederlandoPaŭlo Moĵajevo🡆 More