Sero estas sukcene flava likvo, disiĝanta de la sango dum ties koaguliĝo.
(PIV). Sero estas la rezulta sango post permesado al ĉi-lasta koaguliĝi kaj forigi (ekz. per centrifugado) la rezultan embolon. Ĝi estas ekvivalenta al sangoplasmo, sed sen la proteinoj iniciatantaj koaguliĝon (plejparte fibrinogeno), ĉar ili estis konsumitaj dum la koagulado.
Sero konsistas el akvo (91 %), proteinoj (7 %, albuminoj kaj globulinoj); la ceteraj 2 % estas elektrolitoj, nutraĵoj kaj hormonoj.
Tasko de la sero estas transporti nutrajn kaj rubajn elementojn, antikorpojn, hormonojn kaj varmon.
This article uses material from the Wikipedia Esperanto article Sero, which is released under the Creative Commons Attribution-ShareAlike 3.0 license ("CC BY-SA 3.0"); additional terms may apply (view authors). La enhavo estas disponebla laŭ CC BY-SA 4.0, se ne estas alia indiko. Images, videos and audio are available under their respective licenses.
®Wikipedia is a registered trademark of the Wiki Foundation, Inc. Wiki Esperanto (DUHOCTRUNGQUOC.VN) is an independent company and has no affiliation with Wiki Foundation.