La Katolika Eklezio ludis gravan rolon en la formado de okcidenta kulturo .
La influo de la Romkatolika Eklezio estis tiel granda ke ĝis la Klerismo ĝi estis la nurunua fonto de bazaj sociaj servoj, kiel ekzemple edukado kaj sano, la establado de universitatoj (kiel ekzemple la Universitato de Oksfordo kaj Kembriĝo, Universitato de Parizo (Sorbonne)) kaj pli .
Krome, ekzistas historiistoj kiuj asertas ke la eklezio havis pozitivan kaj signifan efikon al la evoluo de scienco Laŭlonge de la historio ekzistis pastroj (plejparte jezuitoj) kiuj okupiĝis pri multaj kampoj de scienco, inkluzive de astronomio, genetiko, meteologio, sismologio, fiziko [8]. Signifa parto de tiuj pastroj iĝis la "patroj" de esplorado en tiuj kampoj (kiel ekzemple Gregor Mendel kaj Georges Lemaître kaj Gregorio la 13-a kaj Athanasius Kircher, Koperniko) kaj pli. Tamen, laŭ aliaj historiistoj, la eklezio havis negativan efikon al la evoluo de scienco. Kiel ekzemplo, estas donita la kazo de la proceso de Galilejo, kiu estas konsiderata unu el la famaj konfliktoj en la historio inter religio kaj scienco. Kvankam la kazo estas pli kompleksa. Ĝis certa punkto, la Romkatolika Eklezio plejparte montris pozitivan kaj tolereman sintenon al la laboro de Galilejo, kaj Galilejo havis proksimajn kaj amikecajn rilatojn kun altrangaj membroj de la eklezio .
Krome, ĉirkaŭ 65,4% de la nobelpremiitoj en la diversaj kampoj apartenas al kristanismo en ĝiaj diversaj formoj (statistiko por la 20-a jarcento, 1901-2000). Kaj 60% de la Nobel-premiitoj pri fiziko estas kristanaj (de 1901-1990) [13].
La Romkatolika Eklezio influis medicinon, bonfarajn servojn , ekonomion , kulturon, filozofion ; literaturo, lingvoj, lingvistiko, muziko, teatro, kaj politiko , juro , edukado , anatomio, arkitekturo, certgrade instigis ĝiajn kredantojn zorgi pri persona higieno , kaj zorgis pri konservado de familia vivo .
La kultura influo de la Katolika Eklezio sur la okcidenta mondo estas granda. festotagoj kiel Pasko kaj Kristnasko estas festataj kiel universalaj ferioj; la Gregoria kalendaro, enkondukita de papo Gregorio la 13-a, estas la kalendaro, kiu estas uzata en la granda plimulto de la landoj de la mondo por determini ankaŭ "civilajn" datojn, kaj pere de la kristana nombrado de la jaroj (Anno Domini), la sistemon laŭ kiu jaroj estas kalkulitaj relative al la proksimuma jaro de la naskiĝo de Kristo.
Katolika kristanismo daŭre estas la religio de la plimulto de loĝantoj en kelkaj centraj okcidentaj landoj, inkluzive de Italio, Francio, Hispanio, Portugalio kaj Pollando, same kiel landoj en Sudameriko kiel ekzemple Argentino, Brazilo, Meksiko, kaj ankaŭ konsistigas signifan kaj ne malgranda minoritato en pluraj landoj inkluzive de Usono, Kanado, Germanio kaj Aŭstralio.
Laŭ multaj historiistoj, la Romkatolika Eklezio havis negativan efikon al temoj kiel ekzemple antisemitismo , homofobio , mizoginio kaj sklaveco. Gvidinte la perforton de la Krucmilitoj kaj la Inkvizicio. Krome, ekzistas historiistoj kiuj asertas ke la eklezio havis negativan influon en politiko dum la kolonia periodo kaj pro la ligo kaj subteno por diktaturoj kaj totalismaj reĝimoj en Sudameriko kiel ekzemple Argentino kaj Ĉilio kaj Italio, Hispanio, Portugalio, Aŭstrio kaj Kroatio .
Institucioj | # |
---|---|
parokoj kaj misiejoj | 408,637 |
Primaraj kaj mezlernejoj | 125,016 |
Universitatoj | 1,046 |
Hospitaloj | 5,853 |
Orfejoj | 8,695 |
Hejmoj por maljunuloj kaj hadikapuloj | 13,933 |
Apotekoj, leprulejoj, infanvartejoj kaj aliaj institucioj | 74,936 |
This article uses material from the Wikipedia Esperanto article Rolo de kristanismo en okcidenta kulturo, which is released under the Creative Commons Attribution-ShareAlike 3.0 license ("CC BY-SA 3.0"); additional terms may apply (view authors). La enhavo estas disponebla laŭ CC BY-SA 4.0, se ne estas alia indiko. Images, videos and audio are available under their respective licenses.
®Wikipedia is a registered trademark of the Wiki Foundation, Inc. Wiki Esperanto (DUHOCTRUNGQUOC.VN) is an independent company and has no affiliation with Wiki Foundation.