Pasko: Kristana festotago, kiu memorigas la Resurekton de Jesuo Kristo

Pasko estas kristana festo por soleni la resurekton de Jesuo Kristo el la morto.

Pasko: Dato de Pasko, Religiaj tradicioj, Popolaj tradicioj
Pasko
16-a jarc. Rusa ortodoksa ikono de ascendo el postmortejo de Jesuo Kristo.
16-a jarc. Rusa ortodoksa ikono de ascendo el postmortejo de Jesuo Kristo.
moveable feast • kristana festotago
Festata Plimulto de kristanoj
Speco Kristana
Signifo kaj senco Solenado de la resurekto de Jesuo
Solenoj Religiaj (ekleziaj) servoj
Kutimoj kaj tradicioj Preĝoj, tutnokta maldormado (preskaŭ eksplicite orientaj tradicioj), sunleviĝaj diservoj (precipe usonaj protestantaj tradicioj)
Koneksas  kun Palmofesto, Verda ĵaŭdo, Granda vendredo, Blanka sabato kaj pluaj.
Pasko: Dato de Pasko, Religiaj tradicioj, Popolaj tradicioj
v • d • r

Pasko estas ankaŭ iafoje uzata por la nomo de la juda festo Pesaĥo - vidu ĉe pentekosto. Fakte, la kristana Pasko devenas de la hebrea festo (kvankam kun malsama signifo) kaj eĉ la vorto Pasko, en Esperanto kaj en multaj aliaj lingvoj, devenas de la hebrea vorto pesaĥ (pasa' aramee).

Dato de Pasko

Paskodatoj
de 2000 ĝis 2030
Jaro Okcidentaj
eklezioj
Orientaj
eklezioj
2000 23-Aprilo 30-Aprilo
2001 15-Aprilo
2002 31-Marto 5-Majo
2003 20-Aprilo 27-Aprilo
2004 11-Aprilo
2005 27-Marto 1-Majo
2006 16-Aprilo 23-Aprilo
2007 8-Aprilo
2008 23-Marto 27-Aprilo
2009 12-Aprilo 19-Aprilo
2010 4-Aprilo
2011 24-Aprilo
2012 8-Aprilo 15-Aprilo
2013 31-Marto 5-Majo
2014 20-Aprilo
2015 5-Aprilo 12-Aprilo
2016 27-Marto 1-Majo
2017 16-Aprilo
2018 1-Aprilo 8-Aprilo
2019 21-Aprilo 28-Aprilo
2020 12-Aprilo 19-Aprilo
2021 4-Aprilo 2-Majo
2022 17-Aprilo 24-Aprilo
2023 9-Aprilo 16-Aprilo
2024 31-Marto 5-Majo
2025 20-Aprilo
2026 5-Aprilo 12-Aprilo
2027 28-Marto 2-Majo
2028 16-Aprilo
2029 1-Aprilo 8-Aprilo
2030 21-Aprilo 28-Aprilo

Pesaĥo komenciĝas la vesperon de la 14-a tago de Nisano, unu el monatoj de la hebrea kalendaro. Ĉar Nisano komenciĝas per novluno en marto, la 14-a tago estas plenluno. Do la kristanoj festas Paskon la unuan dimanĉon post la unua printempa plenluno. Tiu elekto estis oficiale sankciita dum la unua koncilio de Niceo (325).

Antikve, parto de la kristanoj festis Paskon en la sama tago de la komenco de Pesaĥo (ne ĉiam dimanĉe), sed tiu kutimo malaperis en la 4-a jarcento (kelkajn jardekojn post la unua koncilio de Niceo).

Hodiaŭ, ĉiuj kristanoj festas Paskon dimanĉe. Tamen, pro disputoj pri la julia kaj gregoria kalendaroj, la dato estas ofte malsama por orientaj kristanoj (ekz. ortodoksismo) kaj por okcidentaj eklezioj; tamen, en kelke da jaroj (ekzemple 2011, 2014, 2017) la du datoj samas.

Ĉe la okcidentaj eklezioj, la plej frua dato por Pasko estas la 22a de marto kaj la plej malfrua la 25a de aprilo; ĉe la ortodoksaj eklezioj Pasko povas okazi eĉ en majo.

La kalkulado de Pasko instigis la inventon de la kristana erao kaj la gregoria kalendaro.

Religiaj tradicioj

Nokta meso

La katolika eklezio tradicie festas Paskon dum la nokto inter la sabato kaj la dimanĉo - kvankam la Paska dimanĉo estas ankaŭ granda festo.

La nokta meso komenciĝas per la rito de la fajrbeno. Ĉiuj lumoj en la preĝejo estas estingitaj kaj - kutime ekster la preĝejo - la pastro benas grandan lignan fajron. El la fajro oni ekflamigas paskan kandelegon kaj el la kandelego oni ekflamigas la kandelojn de la fideluloj, kiuj reeniras la malluman preĝejon procesie. Tuj poste oni kantas aŭ legas la kanton Exsultet (Ĝoju).

Pasko: Dato de Pasko, Religiaj tradicioj, Popolaj tradicioj 
Preparo de la fajrbeno antaŭ la pordo de pola preĝejo

La meso enhavas plurajn legaĵojn el la Biblio. Prefere, oni celebras baptojn dum la paska nokto, sed, se ne estas baptoj, minimume oni renovigas la baptajn promesojn. La nokta meso de Pasko estas la unua okazo post la Sankta Ĵaŭdo por la konsekro de la hostio.

Ankaŭ multaj el la protestantaj eklezioj celebras similan diservon dum la nokto antaŭ la Paska dimanĉo. Tiu diservo ofte komenciĝas per la fajrrito kaj la kanto Exsultet kaj eĉ pli ofte enhavas plurajn legaĵoin el la Biblio; la detaloj tamen estas malsamaj.

En la plimulto de la ortodoksaj eklezioj aparta diservo estas celebrata antaŭ la fajrrito. Dum la "sankta fajro" estas kunpartigata inter la fideluloj, en la malluma preĝejo, oni kantas la Troparion.

Procesioj

En multaj lokoj okazas tradiciaj procesioj.

Popolaj tradicioj

Paska ŝafido

La tradicio manĝi ŝafidon dum la paska tagmanĝo devenas de la hebrea tradicio. Por la kristanoj ĝi estas nur nedeviga tradicio kaj memorigas al Jesuo, kiel Ŝafido de Dio (Vd Agnus Dei.

Paska kuniklo

Pasko: Dato de Pasko, Religiaj tradicioj, Popolaj tradicioj 
Paska kuniklo

La Paska leporo en tradicia kutimaro de pluraj eŭropaj kaj nordamerikaj kulturoj estas fikcia leporo, kiu antaŭ pasko kolorigas kokinajn ovojn kaj kaŝas ilin en ĝardenoj.

Paska ovo

Pasko: Dato de Pasko, Religiaj tradicioj, Popolaj tradicioj 
Ovoj brunigitaj per boligado kun cepoj

Donaci ovojn estas tre antikva tradicio. Ekzemple, ĝi estas atestata ĉe la antikvaj Persoj kaj Egiptoj. En Afriko troviĝis strutaj dekoraciitaj ovoj faritaj antaŭ 60mil jaroj [1].

La kristanoj (eble ekde la unuaj jarcentoj, eble ekde la Mezepoko) vidis la ovon kiel simbolon de Jesuo reviviĝonta en la tombo, ĉar la ovo aspektas senviva ŝtono sed enhavas vivantan kokidon, kaj komencis donaci ĝin paske.

Sendube dum la Mezepoko komenciĝis la tradicio dekoracii ovojn. La riĉuloj dekoraciis ilin per oro aŭ arĝento; la malriĉuloj simple boligante ilin kune kun herboj aŭ floroj. Baldaŭ ekis eĉ tute artefaritaj, grandvaloraj ovoj.

Pasko: Dato de Pasko, Religiaj tradicioj, Popolaj tradicioj 
Paska ovo kreita de la rusa juvelisto Peter Carl Fabergé en 1899 por la carino Aleksandra

En la orienta Eŭropo aperis (dum la 16-a jarcento?) la tradicio kolorigi la ovojn per ruĝa farbo, celanta la sangon de Kristo. Ovoj kolorigitaj per pluraj farboj estas kutimaj en multaj landoj.

Nuntempe, la plej kutimaj ovoj ne plu estas kokaj, sed ĉokoladaj, kaj kutime enhavas "surprizon".

Bildaro

En Eŭskio

La Paska dimanĉo estas ankaŭ Aberri Eguna, "patria tago" de Eŭskio.

Vidu ankaŭ

Eksteraj ligiloj

Tags:

Pasko Dato de Pasko Religiaj tradiciojPasko Popolaj tradiciojPasko En EŭskioPasko Vidu ankaŭPasko Eksteraj ligilojPaskoJesuo KristoKristanismoResurekto

🔥 Trending searches on Wiki Esperanto:

NovklasikismoGravuraĵoTiononanoloGiorgio SilferGreta ThunbergAndridCaudielLektoroPafoLibežSeksa fantasmoKreismoHenri La FontaineLatinigo de bulgara lingvoFaiza BouguessaStrutoformaj birdojVieux-Thann (stacidomo)Endre FejérKatica IllényiElektrorompoBirdumoFluganta SpagetmonstroErotikoMadridoBerlinoAntisimetria rilato1900FlagoXXXJapanioSocia movado kontraŭ la pensia reformprojekto en Francio 2023Matilda de ToskanioListo da Esperanto-vortarojSuda KarolinoDłużec (Malsupra Silezio)AcâșSaoloKvazaroJohana de ArkoHèctor Alòs i FontKievoAnton Raphael Mengs8-a de apriloTheodor HirschGazaa SektoroAprilo de 2024KanadoHerakloPăuleștiXàtiva (stacidomo)Homaj rajtojJanuaro de 2024Povo politika kreskas el tubo pafilaFunikularoKolonio de la Golfo de MasaĉusecoVikimedio3-a de apriloKonvertiĝo de PaŭloPakto de RoerichAntikva EgiptioSeverodoneckoInsulo de la RozojCiferecepokoTsadaFederacia vojo 11IranoŜmalco20a jarcento🡆 More