Mizogineco estas malsaneca malinklino al la seksaj rilatoj kun virino, aŭ eĉ al la nura ĉeesto de virino.
La responda vorto mizogino estas homo, kiu malamas kaj evitadas la virinojn.
La termino devenas el la helena antikva epoko kaj konsistas el la antikvaj grekaj vortoj μισεῖν, misein, "malami" kaj γυνή, giné "virino". La forta malamo de virinoj povas esti kaj individua fenomeno kaj ankaŭ esprimo de socia seksismo.
La parenca vorto mizandreco (neologismo el la feminisma movado de la 20-a jarcento) signas la respondan fortan malamon de ĉiuj viroj, la en PIV menciata kaj ekde la helena antikva epoko konata fenomeno de mizantropeco la ĝeneralan malamon de homo al ĉiuj aliaj homoj, sendepende de sekso. La parenca vorto filogineco signifas inklinon, amon aŭ admiron al virinoj.
Cicerono (Marcus Tullius Cicero) notas, ke la helenaj filozofoj komprenis mizoginecon kiel esprimon de timo.
En la teorio de feminismo esprimiĝis la opinio, ke la mizogineco estus rekonebla kaj kiel kaŭzo kaj kiel konsekvenco de persistaj patriarkecaj strukturoj en multaj homaj societoj. Pluraj elstaraj feministoj havas la tezon, ke la diskriminacio de virinoj baziĝu je socie flegata mizogineco. En la prifeminisma literaturo ja oni kutime distingas inter mizogineco, kontraŭina socia seksismo kaj ideologia kontraŭfeminismo sed foje la tri terminoj ankaŭ uziĝas sinonime.
Aliaj sociologoj kiel ekzemple la germano Rolf Pohl substrekas, ke multaj viroj komprenus kiel minaco iujn virinojn, kiuj reprezentus alternativan socian rolon de ineco. Ĉe iuj aparte psike malsekuraj viroj tio esprimiĝus en perforto kaj diskriminacio kontraŭ virinoj. Plej ofte la kondutomekanismoj tamen estus pli subtilaj, kaj subkonsciaj.
Foje oni akuzas kristanismon pri tia antaŭjuĝo. Tamen, la Biblio (1,16 de la Genezo, viro kaj virino estas kreitaj samtempe kaj kune laŭ la bildo de Dio, kaj tial ili estas egalaj en digno.
Foje ankaŭ homoj de scienco sin forlasis al tiu antaŭjuĝoj kiel evidentigas la jenaj votoj: «La virinoj estas malpli inteligentaj ol la viroj, ĉar malpli evoluiĝintaj, Necesas allasi ke la pli feblaj mortu por plibonigi la specion. Kaj ankaŭ malpermesi geedziĝon al tiuj kiuj havas heredajn malsanojn ». Temas pri vortoj de Charles Darwin skribitaj en sia precipa verko «La origino de la specio» (The descent of Man, and selection in Relation to Sex) (1871). [1] Arkivigite je 2009-06-29 per la retarkivo Wayback Machine [2] Arkivigite je 2016-03-07 per la retarkivo Wayback Machine [3].
This article uses material from the Wikipedia Esperanto article Mizogineco, which is released under the Creative Commons Attribution-ShareAlike 3.0 license ("CC BY-SA 3.0"); additional terms may apply (view authors). La enhavo estas disponebla laŭ CC BY-SA 4.0, se ne estas alia indiko. Images, videos and audio are available under their respective licenses.
®Wikipedia is a registered trademark of the Wiki Foundation, Inc. Wiki Esperanto (DUHOCTRUNGQUOC.VN) is an independent company and has no affiliation with Wiki Foundation.