Gregorio la 13-a, naskita kiel Ugo BUONCAMPAGNI en Bolonjo la 1-an de januaro 1502, mortinta en Romo la 10-an de aprilo 1585, estis la 226-a papo de la katolika eklezio de 1572 ĝis sia morto.
Gregorio la 13-a | ||
---|---|---|
226-a papo de la katolika eklezio | ||
Naskonomo | Ugo Buoncompagni | |
Pontifiko | de 25-a de majo 1572 | |
ĝis 10-a de aprilo 1585 | ||
Antaŭulo | Pio la 5-a | |
Sekvanto | Siksto la 5-a | |
Persona informo | ||
Naskiĝo | 1-a de januaro 1502 en Bolonjo (Italio) | |
Morto | 10-a de aprilo 1585 en Vatikano | |
Mortokialo | apopleksio [#] | |
Tombo | Baziliko de Sankta Petro en Romo [#] | |
Alma mater | Universitato de Bolonjo [#] | |
Lingvoj | itala lingvo • latina lingvo [#] | |
Subskribo | ||
Familio | ||
Patro | Cristoforo Boncompagni [#] | |
Patrino | Angela Marescalchi [#] | |
Idoj | Giacomo Boncompagni vd | |
[#] | Fonto: Vikidatumoj | |
Eble plej konata li estas pro la enkonduko de la kalendaro nomita laŭ li. La 24-an de februaro 1582 li dekretis en la buleo Inter gravissimas, ke la tago post la 4-a de oktobro 1582 estu la 15-a de oktobro 1582, kaj ke estonte en po 400 jaroj elfalu tri supertagoj. La dek elfalintaj tagoj de 1582 kompensis por la ne-elfalintaj supertagoj, kiuj okazis en la antaŭa jarmilo pro apliko de la julia kalendaro.
Preskaŭ ĉiuj katolikaj regantoj enkondukis la novan kalendaron, sed ne ĉiuj aliaj kristanaj regantoj.
This article uses material from the Wikipedia Esperanto article Gregorio la 13-a, which is released under the Creative Commons Attribution-ShareAlike 3.0 license ("CC BY-SA 3.0"); additional terms may apply (view authors). La enhavo estas disponebla laŭ CC BY-SA 4.0, se ne estas alia indiko. Images, videos and audio are available under their respective licenses.
®Wikipedia is a registered trademark of the Wiki Foundation, Inc. Wiki Esperanto (DUHOCTRUNGQUOC.VN) is an independent company and has no affiliation with Wiki Foundation.