Avignon (aŭ esperante Avinjono, provence Avignoun aŭ Avinhon) estas urba komunumo en suda Francujo, plej granda urbo kaj prefektejo de la departemento Vaucluse (franca elparolo: , okcitane Vauclusa), en la regiono Provenco-Alpoj-Bordo Lazura (france Provence-Alpes-Côte d'Azur, prononcata pʁɔ.vɑ̃s alp kot da.zyʁ, okcitane Provença-Aups-Còsta d'Azur).
Ĝi situas maldekstre de la Rodano. En Mezepoko, inter 1309 kaj 1423, ĝi estis rezidejo de ses papoj, kaj pro tio oni ankaŭ nomas ĝin "Urbo de la papoj". La historia parto, kun famaj Papa Palaco kaj Ponto de Avinjono, estas monda heredaĵo de Unesko. Staras mezepoka defenda murego bone konservita. La urbo ankaŭ internacie famas pro ĝia grandega teatra festivalo. Fine de 2021 en la komunumo vivis 90 330 loĝantoj.
Avinjono | |||||
---|---|---|---|---|---|
Panoramo de Avinjono | |||||
komunumo en Francio • urbo | |||||
Flago | Blazono | ||||
Administrado | |||||
Statuso | Urbo | ||||
Lando | Francio | ||||
Regiono | Provenco-Alpoj-Bordo Lazura | ||||
Departemento | Vaucluse | ||||
Arondismento | Avignon (ĉefurbo) | ||||
Kantono | Ĉefurbo de 4 kantonoj | ||||
| |||||
INSEE kodo | 84007 [+] | ||||
Poŝtkodo | 84000 | ||||
Kodo laŭ INSEE | 84007 | ||||
Retpaĝaro | http://www.mairie-avignon.fr/ | ||||
Politiko | |||||
Urbestro | S-ino Cécile Helle (PS) 2020-2026 | ||||
Demografio | |||||
Loĝantaro | 90 330 (2021) [+] | ||||
Loĝdenso | 1 392 loĝ./km² | ||||
Geografio | |||||
Geografia situo | , 4° 48′ O 43.9486111111114.808333333333343° 57′ N, 4° 48′ O | ||||
Alto | De 10 al 122 m | ||||
Areo | 64,78 km² | ||||
Horzono | UTC +1 (+2 somere) | ||||
| |||||
| |||||
Alia projekto | |||||
Vikimedia Komunejo Avignon [+] | |||||
Avignon situas je la trafo de la riveroj Rodano kaj Durance. Ili estas landlimoj kun la departemento Gard maldekstre kaj Bouches-du-Rhône sude.
La urbo troviĝas proksime de Orange (norde), Nîmes (sudokcidente), Arles (sude) kaj Salon-de-Provence (sudoriente). Avignon estas en la regiono de la mediteranea klimato, seka kaj varma. Forta kaj malvarma denordokcidenta vento, la mistralo, ofte blovas.
La Esperanto-Grupo de Avinjono estis fondita la 12-an de julio 1951, ĝia nomo estas Cercle culturel d'esperanto (retpaĝaro: [1]). Ĝi kutimas organizi la ĉiujaran zamenhofan feston kun teatraĵoj, kunigante esperantistojn el la regiono.
Estas gastiganto de Pasporta Servo tie.
Okaze de la eŭropaj balotoj, Eŭropo - Demokratio - Esperanto ricevis 57 voĉdonojn (0,27% de voĉoj) en 2004, kaj 40 voĉdonojn (0,19% de voĉoj) en 2009.
Avinjono ĝemeliĝis kun
This article uses material from the Wikipedia Esperanto article Avignon, which is released under the Creative Commons Attribution-ShareAlike 3.0 license ("CC BY-SA 3.0"); additional terms may apply (view authors). La enhavo estas disponebla laŭ CC BY-SA 4.0, se ne estas alia indiko. Images, videos and audio are available under their respective licenses.
®Wikipedia is a registered trademark of the Wiki Foundation, Inc. Wiki Esperanto (DUHOCTRUNGQUOC.VN) is an independent company and has no affiliation with Wiki Foundation.