New Haven estas havenurbo en subŝtato Konektikuto.
La fakto ke temas pri havenurbo videblas eĉ en la nomo de la urbo. Laŭ la stato de 2020 en la urbo vivis 134 023 loĝantoj sur areo de 52 kvadrataj kilometroj, kio rezultigas loĝdenson de 2 577 loĝantoj/km². La urbo estas la formala ĉefurbo de samnoma kantono New Haven, sed en Konektikuto ĉiuj administraj servoj estas transdonitaj al la unuopaj komunumoj, do la ĉefurbeco estas nur simbola.
New Haven | |
urbo | |
Ŝtato | Usono |
---|---|
Federacia ŝtato | Konektikuto |
Situo | New Haven |
- koordinatoj | 41° 18′ 39″ N 72° 55′ 30″ U / 41.31083 °N, 72.92500 °U |
Poŝtkodo | 06501–06540 |
Situo de la urbo en Usono | |
[[Image:Ŝablono:Geokesto lokumilo iso|256px|none| Situo de la urbo en Konektikuto ]] Esprima eraro: Nekonata interpunkcia simbolo “[”.px; top:Esprima eraro: Nekonata interpunkcia simbolo “[”.px; padding:0;"> Situo de la urbo en Konektikuto | |
Vikimedia Komunejo: New Haven, Connecticut | |
Retpaĝo: www | |
New Haven situas laŭ marbordo havanta profundan havenon.
Plej frue indianoj vivis tie. Nederlanda ŝipisto Adriaen Block en 1614 trovis la lokon konvena por haveno. Alvenis nederlandanoj, kiuj komercadis kun la indianoj. En 1638 puritanoj alvenis, kiuj fondis komunumon. En 1784 la loko estis jam urbo. La loĝantoj strebadis kontraŭ la sklavismo. Dum la interna milito de Usono New Haven prosperis pro fabrikado de armiloj. En tiu urbo aperis la unua telefonlibro.
New Haven havas kontinentan klimaton. Vintre ofte neĝas kaj estas malvarmo. Somere ne estas tro varmaj tagoj pro la humido.
This article uses material from the Wikipedia Esperanto article New Haven (Konektikuto), which is released under the Creative Commons Attribution-ShareAlike 3.0 license ("CC BY-SA 3.0"); additional terms may apply (view authors). La enhavo estas disponebla laŭ CC BY-SA 4.0, se ne estas alia indiko. Images, videos and audio are available under their respective licenses.
®Wikipedia is a registered trademark of the Wiki Foundation, Inc. Wiki Esperanto (DUHOCTRUNGQUOC.VN) is an independent company and has no affiliation with Wiki Foundation.