Orfejo estas eduka insituto por prizorgi orfojn, kiuj ne havas vivantajn gepatrojn, Aŭ tiuj, kiujn neniu el iliaj gepatroj aŭ parencoj kapablas zorgi pri ilin.
La orfejo kutime estas loĝlernejo, kiu kombinas lernejon kun loĝejo. La orfejoj evoluis el trovinfanejoj de mezepoko.
Diversaj artaĵoj prezentas vivon en orfejoj. En kelkaj fikciaj romanoj (kiel ekz. Oliver Twist kaj Annie), la gvidantoj de orfejoj aperas kiel kruelaj homoj.
Orfejoj kutime prezentiĝas en negativa lumo kaj kiel malfacila loko por la infanoj, kiuj estas ŝirmitaj en ĝi.
En Usono la plej granda ekzistanta orfejo estas la Bethesda Orphanage, fondita en 1740 fare de George Whitefield. Alia fama usona orfejo estas la Girls and Boys Town, situanta en Omaha (Nebraska).
This article uses material from the Wikipedia Esperanto article Orfejo, which is released under the Creative Commons Attribution-ShareAlike 3.0 license ("CC BY-SA 3.0"); additional terms may apply (view authors). La enhavo estas disponebla laŭ CC BY-SA 4.0, se ne estas alia indiko. Images, videos and audio are available under their respective licenses.
®Wikipedia is a registered trademark of the Wiki Foundation, Inc. Wiki Esperanto (DUHOCTRUNGQUOC.VN) is an independent company and has no affiliation with Wiki Foundation.