Respublikismo estas la kredo, ke la reĝimo de lando devas esti respubliko, anstataŭ, ekzemple, monarkio.
Respublikisto povas kredi, ke iu certa lando devas esti respubliko, sen havi opinion pri aliaj landoj, aŭ povas kredi, ke ĉiuj landoj devas esti respublikoj.
Republikismo estas malnova ideo. Jam Platono priskribis la respublikon kiel ideala reĝimo, kvankam tute utopia.
Klasika respublikismo aŭ en angla classical republicanism, konata ankaŭ kiel civic humanism (civitana humanismo), estas formo de respublikismo disvolvigita en la Renesanco inspirita de la registaraj formoj kaj verkoj de la klasika antikveco, ĉefe tiuj de klasikaj verkistoj kiaj Aristotelo, Polibio, kaj Cicerono. Klasika respublikismo estis konstruita ĉirkaŭ konceptoj kiaj civila socio, civitana virto kaj miksa registaro. Dekomence, en la klasika periodo mem la termino respublikismo fakte ne ekzistis, sed estis uzata la latinlingva termino res publica, kiu tradukeblas laŭvorte kiel "la publika aĵo" aŭ "la publika afero".
This article uses material from the Wikipedia Esperanto article Respublikismo, which is released under the Creative Commons Attribution-ShareAlike 3.0 license ("CC BY-SA 3.0"); additional terms may apply (view authors). La enhavo estas disponebla laŭ CC BY-SA 4.0, se ne estas alia indiko. Images, videos and audio are available under their respective licenses.
®Wikipedia is a registered trademark of the Wiki Foundation, Inc. Wiki Esperanto (DUHOCTRUNGQUOC.VN) is an independent company and has no affiliation with Wiki Foundation.