Refreŝigaĵo aŭ senalkoholaĵo (en la angla: soft drink, en la germana Erfrischungsgetränk) estas trinkaĵo aŭ miksaĵo el trinkaĵoj sen alkoholo.
Laŭ la germana leĝo pri nutraĵoj, trinkaĵoj kun malpli ol 0,5 volumenprocentoj da alkoholo estas senalkoholaj, ĉar ekzemple ankaŭ fruktosukoj kaj fruktotrinkaĵoj povas enhavi malgrandan kvanton da alkoholo.
Oni ne konfuzu la anglajn terminojn softdrink (milda trinkaĵo, t. e. refreŝigaĵo) kaj longdrink (longa trinkaĵo), kiu estas alkoholenhava koktelo.
This article uses material from the Wikipedia Esperanto article Refreŝigaĵo, which is released under the Creative Commons Attribution-ShareAlike 3.0 license ("CC BY-SA 3.0"); additional terms may apply (view authors). La enhavo estas disponebla laŭ CC BY-SA 4.0, se ne estas alia indiko. Images, videos and audio are available under their respective licenses.
®Wikipedia is a registered trademark of the Wiki Foundation, Inc. Wiki Esperanto (DUHOCTRUNGQUOC.VN) is an independent company and has no affiliation with Wiki Foundation.