Rabato (arabe الرباط, ar-RibAt) estas la ĉefurbo de Maroko.
Rabato | |
arabe الرباط ar-Ribāṭ Rbat, angle Rabat | |
urbo | |
| |
Oficiala nomo: الرباط | |
Lando | Maroko |
---|---|
Regiono | Rabat-Salé-Zemmour-Zaer |
Konata loko | Kasbaho de Udajo |
Turo | Turo de Hasano |
Rivero | Bou Regreg |
Situo | Rabato |
- alteco | 53 m s. m. |
- koordinatoj | 34° 01′ 03″ N 06° 50′ 10″ U / 34.01750 °N, 6.83611 °U |
Plej alta punkto | |
- alteco | 75 m s. m. |
Plej malalta punkto | |
- alteco | 11 m s. m. |
Areo | 117,0 km² (11 700 ha) |
Loĝantaro | 567 000 (2009) |
Denseco | 4 846,15 loĝ./km² |
Oceano | Atlantiko |
Fondo | 1146 |
Horzono | GMT (UTC+0) |
Poŝtkodo | 10 000 |
Situo enkadre de Maroko | |
Situo enkadre de Afriko | |
Vikimedia Komunejo: Rabat | |
Retpaĝo: www.rabat.ma | |
Laŭ la stato de 2014 en la urbo vivis 572 717 loĝantoj sur areo de 118 kvadrataj kilometroj, kio rezultigas loĝdenson de 4 854 loĝantoj/km².
Ĝi estas atlantika haveno, kaj situas en la buŝo de la rivero Bu Regreg, kiu apartigas ĝin de la najbara urbo Salé. Kune kun tiu ĉi ĝi formas gravan aglomeraĵon, kvankam pli malgrandan ol la pli ekonomie potenca Kazablanko.
Administra, komerca kaj industria centro. Monumentoj de la 11-a jarcento ĝis la 18-a jarcento. Muregoj (11-a jarcento) kun fortigitaj pordegoj. Muzeoj.
Ĝia moderna historio komenciĝas en 1146, kiam la almohada gvidanto Abd al-Mu'min konvertis la tiaman vilaĝon en pli grandan fortreson, por lanĉi atakojn al la tiama Iberia duoninsulo. Ĝi fariĝis la ĉefurbo de la ĥalifo Yaqub al-Mansur, en kies tempo estis komencita la konstruado de granda moskeo, el kiu restas la konata Turo de Hassan, unu el la ĉefa vidindaĵoj de la urbo.
This article uses material from the Wikipedia Esperanto article Rabato, which is released under the Creative Commons Attribution-ShareAlike 3.0 license ("CC BY-SA 3.0"); additional terms may apply (view authors). La enhavo estas disponebla laŭ CC BY-SA 4.0, se ne estas alia indiko. Images, videos and audio are available under their respective licenses.
®Wikipedia is a registered trademark of the Wiki Foundation, Inc. Wiki Esperanto (DUHOCTRUNGQUOC.VN) is an independent company and has no affiliation with Wiki Foundation.