La publika internacia juro, latine ius gentium aŭ angle international law, estas la aro de la reguloj, kiuj koncernas la rilatojn inter sendependaj estaĵoj kadre de la Internacia Socio, inkl.
de la suverenaj ŝtatoj.
La plimulto el tiuj reguloj baziĝas sur diplomatiaj interkonsentoj, traktatoj aŭ kutimoj.
Ekzistas internaciaj tribunaloj, kiel ekz. la Internacia Kortumo (la arbitracia organo de UNO), kaj la Eŭropa Kortumo pri Homaj Rajtoj (la organo de Konsilio de Eŭropo).
La malforto de tiu juro kuŝas en tio, ke ĝi ne havas sankcion. La ŝtatoj spontane submetas sin al ĝi, sed okaze de konflikto nur al la venkinto oni povos apliki punon. Tial doktrinaj aŭtoroj opinias, ke la publika internacia juro ne vere estas juro.
Tradicie kontrastas la publika internacia juro kun la privata internacia juro.
This article uses material from the Wikipedia Esperanto article Publika internacia juro, which is released under the Creative Commons Attribution-ShareAlike 3.0 license ("CC BY-SA 3.0"); additional terms may apply (view authors). La enhavo estas disponebla laŭ CC BY-SA 4.0, se ne estas alia indiko. Images, videos and audio are available under their respective licenses.
®Wikipedia is a registered trademark of the Wiki Foundation, Inc. Wiki Esperanto (DUHOCTRUNGQUOC.VN) is an independent company and has no affiliation with Wiki Foundation.