Polaj Legioj (pole: Legiony Polskie) – pola militista formacio, kreita la 27-an de aŭgusto 1914; la komencon donis Unua Kadra Kompanio, formigita la 3-an de aŭgusto 1914 en Krakovo laŭ iniciato de Józef Piłsudski.
Polaj Legioj | ||
---|---|---|
armearo | ||
armea legio | ||
Lando(j) | Aŭstrio-Hungario vd | |
Estigitaj la 16-an de aŭgusto 1914 de Supera Nacia Komitato (Naczelny Komitet Narodowy). Ili konsistigis apartan formacion de Aŭstria-hungara armeo kolektante polajn kvazaŭarmeajn organizaĵojn, interalie taĉmentojn de Związek Strzelecki (Fusilista Asocio) kaj Polskie Drużyny Strzeleckie (Polaj Fusilistaj Taĉmentoj). Formala kreobazo por legiaj taĉmentoj estis ordono de aŭstra komandantaro el la 27-a de aŭgusto 1914, en kiu oni disponis kreon de Orienta Legio kaj Okcidenta Legio kun du samegalaj komandantojn. Polaj Legioj estis subordigitaj al nova centro de aŭstra kampa spionejo – Nachrichtenabteilung AOK, kun kies estro generalo Oskar Hranilović von Czvetassin Józef Piłsudski ligis senperan kontakton.
Pro fiasko eksplodigi kontraŭrusan nacian ribelon en Kongresa Pollando, Piłsudski subordiĝis al NKN. Fine de aŭgusto oni komencis varbadon al Polaj Legioj. Fondiĝis Orienta Legio en Lvovo kaj Okcidenta Legio en Krakovo.
This article uses material from the Wikipedia Esperanto article Polaj Legioj (1914-1918), which is released under the Creative Commons Attribution-ShareAlike 3.0 license ("CC BY-SA 3.0"); additional terms may apply (view authors). La enhavo estas disponebla laŭ CC BY-SA 4.0, se ne estas alia indiko. Images, videos and audio are available under their respective licenses.
®Wikipedia is a registered trademark of the Wiki Foundation, Inc. Wiki Esperanto (DUHOCTRUNGQUOC.VN) is an independent company and has no affiliation with Wiki Foundation.