Polaj Legioj en Italio – polaj militistaj unuoj estiĝantaj sur teritorio de Italio, kies celo estis batalo por sendependeco.
Batalantaj apud la francaj kaj italaj armeoj en la jaroj 1797–1807 kaj kreitaj laŭ iniciato de Jan Henryk Dąbrowski de francoj en la norda Italio. Tie la pola armeo planis rekonstruiĝi kaj prepari sin por plua militado, ĉar post la tria dispartigo de Pollando pola militistaro estis certagrade senpova.
Post la tria dispartigo de Pollando sekvis elmigrado de soldatoj kaj oficiroj de Pollando ĝis Italio kaj Francio. Danke al influoj de Napoleono, pere de Agencja (pola diaspora organizo fondita en Parizo post fiasko de la Insurekcio de Kościuszko en 1794), Jan Henryk Dąbrowski subskribis la 9-an de januaro 1797 pakton kun nova registaro de Respubliko de Lombardujo. Kunkreintoj de la Legioj estis ankaŭ Karol Kniaziewicz, Józef Wybicki kaj Antoni "Amilkar" Kosiński.
Dąbrowski garantiis al volontuloj lombardan civitanecon kun rajto reveni al la patrio kiam Lombardujo estos jam libera kaj sekura. En majo 1797 jam estis 7 mil de soldatoj, ĉefe poloj vivantaj diaspore kaj polaj militkaptitoj kaj dizertintoj de aŭstra armeo de generalo Dogobert Wurmser en Mantuo (6 mil poloj), enkorpigitaj al ĝi pli frue kaj devigataj batali kun francoj.
This article uses material from the Wikipedia Esperanto article Polaj Legioj en Italio, which is released under the Creative Commons Attribution-ShareAlike 3.0 license ("CC BY-SA 3.0"); additional terms may apply (view authors). La enhavo estas disponebla laŭ CC BY-SA 4.0, se ne estas alia indiko. Images, videos and audio are available under their respective licenses.
®Wikipedia is a registered trademark of the Wiki Foundation, Inc. Wiki Esperanto (DUHOCTRUNGQUOC.VN) is an independent company and has no affiliation with Wiki Foundation.