Piloto estas oficisto, kiu havas la rajton kaj la kapablon, gvidi aviadilon.
En la lastaj jardekoj oni ekuzis la vorton ankaŭ por komandantoj de spacveturiloj. Krome ĝi estas uzata por ŝoforoj de Formulo 1-aŭtoj, sed tiu uzo ankoraŭ ne estas konata de PIV.
Sama funkcio por aliaj veturiloj: dum piloto stiras aviadilon, kapitano gvidas ŝipon kaj ŝoforo aŭtomobilon.
Komandanta piloto (angle: pilot in command, PIC), aŭ plej konata kiel kapitano, estas kiu gvidas aviadilon, havas validan pilot-licencon kaj atestitan medicinan taŭgecon por tio. Trafikaviadiloj kutime estas stirataj de du pilotoj, komandanto kaj vicpiloto (angle Co-pilot aŭ First Officer (Unua oficiro)). Taskoj de la piloto estas aktiva stirado, radiokomunikado, legado de la demandolisto, kontrolo de la instrumentoj kaj aliaj. Krome la kapitano devas certigi la observadon de la regularo, kaj sekurecon por aviadilo kaj pasaĝeroj kaj rajtas tiucele doni la necesajn ordonojn.
En grandaj aviadiloj historie deĵoris pliaj personoj: fluginĝeniero, kiu kontrolas la teknikajn sistemojn de motoroj kaj radiotelegrafisto kaj navigatoro. Post la pliboniĝo de elektronikaj insturmentoj, la plimulto de komerciaj aerlinioj forigis poston de fluginĝeniero. Nuntempe nur en militaviadiloj ekzistas poston de fluginĝeniero (ekz.. transportaj aviadiloj).
Testfluga piloto estas sperta piloto, kiu testas novajn aŭ modifitajn aviadilojn per aparte streĉaj manovroj (maksimuma/minimuma rapideco, maksimuma ŝarĝo, ekstremaj kurboj, altecoj …) por eltrovi la ecojn de la aviadilo kaj tiel evoluigi pli taŭgajn maŝinojn. Testfluga pilotado estas rigardata kiel "kulmino" de aviado.
Militpiloto estas piloto de militaviadilo, kiu ofte estas oficisto de aerarmeo aŭ armea aviado.
Pioniroj
Flug-asoj
Famuloj
This article uses material from the Wikipedia Esperanto article Piloto, which is released under the Creative Commons Attribution-ShareAlike 3.0 license ("CC BY-SA 3.0"); additional terms may apply (view authors). La enhavo estas disponebla laŭ CC BY-SA 4.0, se ne estas alia indiko. Images, videos and audio are available under their respective licenses.
®Wikipedia is a registered trademark of the Wiki Foundation, Inc. Wiki Esperanto (DUHOCTRUNGQUOC.VN) is an independent company and has no affiliation with Wiki Foundation.