Władysław Eugeniusz SIKORSKI (naskiĝis la 20-an de majo 1881 en Tuszów Narodowy, proksime al Mielec, mortis la 4-an de julio 1943 en Ĝibraltaro) estis pola militisto kaj politikisto, armea generalo de Pola Soldataro, Supera Komandanto de Polaj Armitaj Fortoj kaj ĉefministro de registaro en ekzilo dum la Dua Mondmilito.
Władysław Sikorski | |||||
---|---|---|---|---|---|
Persona informo | |||||
Władysław Sikorski | |||||
Naskiĝo | 20-an de majo 1881 en Tuszów Narodowy | ||||
Morto | 4-an de julio 1943 (62-jaraĝa) en Ĝibraltaro | ||||
Mortis pro | hazarda morto vd | ||||
Mortis per | 1943 Gibraltar B-24 crash vd | ||||
Tombo | St. Leonard's Crypt vd | ||||
Religio | katolika eklezio vd | ||||
Lingvoj | pola vd | ||||
Ŝtataneco | Pollando vd | ||||
Alma mater | Lviva Politekniko vd | ||||
Partio | senpartia • Front Morges vd | ||||
Subskribo | |||||
Familio | |||||
Edz(in)o | Helena Sikorska vd | ||||
Infanoj | Zofia Leśniowska vd | ||||
Profesio | |||||
Alia nomo | Karol Pomorski vd | ||||
Okupo | politikisto • militisto vd | ||||
Aktiva en | Varsovio vd | ||||
| |||||
| |||||
vd | Fonto: Vikidatumoj | ||||
Antaŭ la Unua Mondmilito Władysław Sikorski estis unu el kunfondintoj kaj membroj de kelkaj polaj eksterleĝaj sendependigaj organizaĵoj. Batalis en Polaj Legioj dum la unua mondmilito, poste en nova kreita pola armeo dum la pola-bolŝevika milito (1919–1921). Li plenumis en ĝi signifan rolon, precipe dum la batalo de Varsovio en 1920. La 13-an de aŭgusto lia 5-a Armeo komencis, helpe de spionaj aviadiloj, kuratakadon ekde la rivero Wkra. En la unuaj jaroj de la Dua Pola Respubliko Sikorski plenumis la plej gravajn funkciojn en registaro: posteno de ĉefministro (1922–1923) kaj ministro pri militistaj aferoj (1923–1924). Tamen post Maja puĉo de Józef Piłsudski en 1926 estis forigita de gravaj oficoj. Opoziciis al la aktuala registaro. Dum ĉi tiu tempo verkis kelke da libroj pri militista arto kaj internaciaj rilatoj de la pola ŝtato.
Dum la Dua Mondmilito iĝis ĉefministro de la pola ekzila registaro, Supera Komandanto de Polaj Armitaj Fortoj kaj senlaca advokato de la pola afero sur eŭropa kaj monda diplomata scenejo. Estis adepto de denova ekligo de diplomatiaj rilatoj inter Pollando kaj Sovetunio, kiuj estis rompitaj post komuna kun Germanio soveta invado en Pollandon en 1939. Tamen aprile 1943 Josif Stalin rompis diplomatiajn rilatojn kun la pola registaro en ekzilo. Tion kaŭzis postulo de Sikorski por ke la internacia Ruĝa Kruco esploru la masakron de Katin. Władysław Sikorski pereis la 4-an de julio 1943 en mistera katastrofo de aviadilo, kiu frakasiĝis tuj post starto de aviadilejo en Ĝibraltaro, kio okazis en ĝis nun ne klarigitaj cirkonstancoj.
Post la funebra ceremonio en Londono Sikorski estis entombigita en la tombejo de polaj aviadilistoj en Newark-on-Trent.
Post elterigo en 1993 lian korpon oni alveturigis en varsovion kaj la 17-an de septembro 1993 metis en kripton sur Vavelo.
Prezidento de Pollando Lech Kaczyński kaj ĉefministro Donald Tusk apogis la postulon elterigi la kadavron de la generalo por refoja enketa esploro por klarigi cirkonstancojn de la morto. En 2008 Instituto pri Nacia Memoro okupiĝis pri tio. La korpon, ĉirkaŭvolvitan nur per soldata pledo, oni vestigis en generalan uniformon, kudritan speciale por tiu ĉi okazo en Poznań. Denova entombigo okazis la 26-an de novembro 2008 en katedralo de Vavelo.
Januare 2009 estis anoncita raporto laŭ kiu lia morto okazis pro akcidento aŭ drono. Britoj, kiuj esploris la kaŭzojn de la morto tuj post la akcidento, sekretigis sian raporton ĝis 2050.
This article uses material from the Wikipedia Esperanto article Władysław Sikorski, which is released under the Creative Commons Attribution-ShareAlike 3.0 license ("CC BY-SA 3.0"); additional terms may apply (view authors). La enhavo estas disponebla laŭ CC BY-SA 4.0, se ne estas alia indiko. Images, videos and audio are available under their respective licenses.
®Wikipedia is a registered trademark of the Wiki Foundation, Inc. Wiki Esperanto (DUHOCTRUNGQUOC.VN) is an independent company and has no affiliation with Wiki Foundation.