Parmezano (itale Parmigiano Reggiano ; kun la signifo: parma fromaĝo el reĝiaj bovinoj) estas malmola fromaĝo el lakto de bovinoj el reĝia raso (itale Reggiana = el Reggio nell'Emilia), ĉefe uzata kiel raspita fromaĝo.
Parmezano | |
---|---|
Deveno | Provincoj de Parma kaj Reggio nell'Emilia, Emilio, Italio |
Graso | 45 % |
Formo | Rado |
Pezo | 33-40 k g |
Tipo | malmolega fromaĝo |
Origino | bovinlakto |
Produkta certifikado | protektita devenonomado |
USDA NDB numero | 01032 |
Parmigiano reggiano estas ekde la 30-a de oktobro 1955 en Germanio kaj ekde la 12-a de junio 1996 en la tuta Eŭropa Unio protektita nomo de malmolega fromaĝo, kiu enhavas almenaŭ 32 % da graso.
La fromaĝo estas speciala ĉar ĝi estas longtempe konservebla. Parmezano ankaŭ estas vendata uzprete raspita, sed ofte tio ne estas vera aprobita Parma fromaĝo. La fromaĝo ekzemple estas uzata por grateni manĝaĵojn aŭ por ŝuti super pastoj. Sed la gusto pli bone estas laŭvalore rimarkita en tre maldikaj tranĉaĵoj sur salatoj, kun nur olivoleo kaj balzamvinagro el Modena.
This article uses material from the Wikipedia Esperanto article Parmezano, which is released under the Creative Commons Attribution-ShareAlike 3.0 license ("CC BY-SA 3.0"); additional terms may apply (view authors). La enhavo estas disponebla laŭ CC BY-SA 4.0, se ne estas alia indiko. Images, videos and audio are available under their respective licenses.
®Wikipedia is a registered trademark of the Wiki Foundation, Inc. Wiki Esperanto (DUHOCTRUNGQUOC.VN) is an independent company and has no affiliation with Wiki Foundation.