Nordia Muzeo: Muzeo en Stokholmo, Svedio

La Nordia Muzeo (ankaŭ nomita la Skandinava Muzeo, svede Nordiska museet) situas sur la insulo Djurgården en Stokholmo kaj respondecas pri prezentado de la kulturhistorio kaj etnoj en Svedio.

La plej malnovaj ekspoziciaĵoj originas de ĉirkaŭ la komenco de la 16-a jarcento.

Nordia Muzeo
Nordia Muzeo: Historio, Konstruaĵo, Agado
Nordia Muzeo: Historio, Konstruaĵo, Agado
kultura muzeo • etnografia muzeo • muzea konstruaĵo
Lando Svedio vd
Situo Municipo Stokholmo
Adreso Djurgårdsvägen 6-16, SE-115 93
Arkitekto(j) Isak Gustaf Clason vd
Estiĝo 1873
Direktoro Sanne Houby-Nielsen • Christina Mattsson • Agne Furingsten
Koordinatoj , 18° 5′ 36″ O 59.3291666718.0933333359° 19′ 45″ N, 18° 5′ 36″ O
Nordia Muzeo (Svedio)
Nordia Muzeo (Svedio)
DEC
Nordia Muzeo
Nordia Muzeo
Situo de Nordia Muzeo
Nordia Muzeo
Jaraj vizitantoj: 237 964 (2015)
Filioj Q10694576 vd
Retpaĝo http://www.nordiskamuseet.se/
Nordia Muzeo: Historio, Konstruaĵo, Agado
vdr
Nordia Muzeo: Historio, Konstruaĵo, Agado
La muzea konstruaĵo.

Vizitado de la muzeo estas senpaga ĝis 18-jaraĝa, kaj por plenkreskuloj kostas 140 kronojn .

Historio

La muzeo estis fondita fine de la 19-a jarcento fare de Artur Hazelius, kiu ankaŭ respondecis pri malfermado de la subĉiela muzeo Skansen. Ĝis 1963, la Muzeo Skansen estis sub la administrado de la Nordia Muzeo.

La Nordia Muzeo komenciĝis kiel skandinava etnografia kolekto (Skandinavisk-Ethnografiska samlingen) en domo sur Drottninggatan de Stokholmo. La muzeo ricevis sia nunan nomon en 1880, kaj samtempe la muzeo fariĝis sendependa fondaĵo

Konstruaĵo

Nordia Muzeo: Historio, Konstruaĵo, Agado 
Arkitektura plano de la muzeo

La grandioza muzeokonstruaĵo estis konstruita antaŭ 1907 laŭ la modelo de la dana kastelo Frederiksberg.

Parto de la muzeo estis malfermita en 1897 kun la Stokholma Arta kaj Industria Ekspozicio. En 1907 la muzeo translokiĝis en la nunan konstruaĵon. La konstruaĵo de la arkitekto Isak Gustaf Clason en la renesanca stilo estas precipe rimarkinda pro sia granda centra halo. Ĉi tio estas 125 m longa kaj 24 m alta. En ĝia centro estas ses metrojn alta, polikromata ligna statuo de la skulptisto Carl Milles, kiu prezentas reĝon Gustavo Vasa sidanta sur lia trono. La konstruaĵo estas protektita konstruaĵo kiel Byggnadsminne ekde 1971 .

Agado

La Nordia Muzeo montras permanentajn kaj provizorajn ekspoziciojn, kiuj prezentas malsamajn aspektojn de vivo en tiu lando laŭ la tempoj, kaj en la malsamaj sociaj tavoloj. La temoj reprezentitaj inkluzivas modon, popolkostumojn, popolarton, metiojn, ludilojn, meblitajn ĉambrojn kun metitaj tabloj kaj ĉiutagajn objektojn de tiam kaj nun, pentraĵojn de August Strindberg same kiel fotojn kaj fotilojn . Ekzistas nuntempe proksimume 1.5 milionoj da eroj en la kolektoj kaj proksimume 250,000 libroj en la akademia biblioteko . La Nordia Muzeo ankaŭ posedas kaj administras kelkajn kastelojn kaj grandbienojn kiel kastlo Tyresö, Svindersvik kaj Julita gård.

Galerio

Ekstero

Interno

Referencoj

Vidu ankaŭ

Eksteraj ligiloj

Tags:

Nordia Muzeo HistorioNordia Muzeo KonstruaĵoNordia Muzeo AgadoNordia Muzeo GalerioNordia Muzeo ReferencojNordia Muzeo Vidu ankaŭNordia Muzeo Eksteraj ligilojNordia Muzeo16-a jarcentoDjurgårdenEtnoKulturhistorioStokholmoSveda lingvoSvedio

🔥 Trending searches on Wiki Esperanto:

Coraline Ada EhmkePortugalioAnusa seksumadoŜtato PalestinoPremier (Tjumeno)Miguel de CervantesHispana lingvoIslanda lingvo1-NoninoLatina lingvoPristimantis gretathunbergaeLurcy-Lévis26-a de apriloSizifoReformprojekto de ZamenhofUniversala Tempo Kunordigita2-a de junioRembrandtMunicipoj de Valencia KomunumoLevilo3Joaquín RodrigoFedro (dialogo)Hronský BeňadikDamaskoPollandoEpitafo de SeikilosBonfartoNovjara RenkontiĝoListo de kuracilojPopidoVegetaĵa oleoglubendoUrengoja minejoListo de Esperantigitaj programojDuoninsuloVikipedioLajos ChapponLatinida lingvaroSamtavola komunikadoEĥo de MoskvoSerio John J. MaloneŜakoNaturoVoksignoDonald TrumpLéon ChampyLuenaKanada TagoEdmund HaulerĈefpaĝoAma orientiĝoBaratoLeninEsperanto kaj Libera ScioAĉaĉarioKalmoPOSIXFizika taŭgecoNovialoZeŭsoPilszczKalia okzalatoĜenerala Datum-Protekta RegularoAmfetamino🡆 More