Neŭroscienco aŭ nervscienco estas scienca fako pri la nerva sistemo.
Tradicie, neŭroscienco estas vidata kiel subfako de biologio. Krome, ĝi estas nun interdisciplineca scienco, kiu rilatas psikologion, komputadon, matematikon, fizikon, filozofion kaj medicinon. Tiel, la nerva sistemo nuntempe estas esplorita je multaj niveloj, kiel la molekula, la disvolviĝa, la struktura, la funkcia, la evoluisma, la komputada kaj la medicina. La metodoj uzataj de neŭrosciencistoj ankaŭ diversiĝis kaj etendas de biofizika kaj molekula esploradoj pri unuopaj nervoĉeloj ĝis esploradoj uzantaj cerbobildadon dum subjekto faras kondutaj taskoj. Freŝaj progresoj en neŭroscienco okazas pro esploradoj uzantaj nervoretojn.
Nervobiologio aŭ neŭrobiologio estas la scienco kiu studas la ĉelojn de la nerva sistemo kaj la organizadon de tiuj ĉeloj ene de funkciaj cirkvitoj kiuj procezas la informadon kaj peras en la konduto. Estas subfako kaj de la biologio kaj de la neŭroscienco.
Pro la grandiĝo de la kvanto de neŭrosciencistoj, pluraj organizaĵoj ekestis. Ekzemple, la International Brain Research Organization fondiĝis en 1960, la European Brain and Behaviour Society en 1968, kaj la Society for Neuroscience en 1969.
Termino | Teoria fako | Aplikata fako | |
---|---|---|---|
Ĉefa termino | asimilinta | neŭrologio, neŭrobiologio | neŭrologio (medicino) |
esperantigita | neŭroscienco | neŭromedicino | |
pura esperanta | nervoscienco | nervmedicino | |
Profesiulo (formala) | asimilinta | neŭrologo (sciencisto) | neŭrologo (medicinisto) |
esperantiginta | neŭrosciencisto | neŭromedicinisto | |
pura esperanta | nervosciencisto | nervmedicinisto | |
Profesiulo (neformala) | – | – |
Kuriero de UNESKO dediĉis sian numeron de Januaro-Marto 2022 al la temo "Ĉu ni timu Neŭrosciencon?". La enhavtabelo estas jena:
Apartaj rubrikoj nerilataj al temo neŭroscienco en sama numero estis jenaj:
This article uses material from the Wikipedia Esperanto article Neŭroscienco, which is released under the Creative Commons Attribution-ShareAlike 3.0 license ("CC BY-SA 3.0"); additional terms may apply (view authors). La enhavo estas disponebla laŭ CC BY-SA 4.0, se ne estas alia indiko. Images, videos and audio are available under their respective licenses.
®Wikipedia is a registered trademark of the Wiki Foundation, Inc. Wiki Esperanto (DUHOCTRUNGQUOC.VN) is an independent company and has no affiliation with Wiki Foundation.