La Nacia Astronomia Observatorio de Japanio aǔ NAOJ (japane 国立天文台, kokuritsu tenmondai) estas organizaĵo de astronomia esploro, kiu administras plurajn instalaĵojn en Japanio kaj unu astronomia observatorion en Havajo.
Nacia Astronomia Observatorio de Japanio | |
Astronomia observatorio | |
Historia observatorio en Mikata | |
Oficiala nomo: 国立天文台, Kokuritsu Tenmondai | |
Lando | Japanio |
---|---|
Regiono | Tokio |
Municipo | Mikata |
Koordinatoj | 35° 40′ 31″ N 139° 32′ 17″ O / 35.67528 °N, 139.53806 °O |
Situo de la organizaĵa sidejo en Japanio | |
Vikimedia Komunejo: National Astronomical Observatory of Japan | |
Retpaĝo: http://www.nao.ac.jp/ | |
Ĝi estis establita en 1988 per kunfandigo de tri organizaĵoj de esploro :
- la Observatorio de Tokio de la universitato de Tokio ;
- la Latituda Internacia Observatorio de Mizusaŭa ;
- parto de la Instituto de Atmosfera Esploro de la Universitato de Nagojo.
Post la reformo en 2004 de la naciaj esploraj organizaĵoj, la NAOJ iĝis divido de la Nacia Instituto de Naturaj Sciencoj.
La sidejo de la Nacia Astronomia Observatorio de Japanio estas en la Kampuso de Mikata, ĉirkaŭurbo de Tokio kun centro de astronomiaj datumoj, de avancintaj teknologioj kaj informoj al la publiko.
Instrumentoj :
Historiaj instrumentoj :
La Nacia Astronomia Observatorio de Japanio administras plurajn observatoriojn, radio-observatoriojn kaj observajn staciojn en Japanio kaj en Havajo; inter kiuj :
La suna observatorio de la Monto Norikura, iame dependa de la NAOJ, estis fermita en 2010, kaj ties konstruaĵo estas reuzita de la Nacia Instituto de Naturaj Sciencoj por agadoj inkludantaj ne-astronomiajn esplorojn.
En 2004, NAOJ aliancis kun kvar aliaj naciaj institutoj :
- La Nacia Instituto de Baza Biologio (Japane 基礎生物学研究所),
- La Nacia Instituto de Scienco pri Fuzio (Japane 核融合科学研究所),
- La National Instituto de Fiziologiaj Sciencoj (Japane 生理学研究所),
- La Instituto de Molekulaj Sciencoj (Japane 分子科学研究所),
por establi la Nacian Instituton de Naturaj Sciencoj (NINS, Japane 自然科学研究機構) por promocii kunlaboron inter la esploristoj de la kvin konsistuantoj institutoj.
This article uses material from the Wikipedia Esperanto article Nacia Observatorio de Japanio, which is released under the Creative Commons Attribution-ShareAlike 3.0 license ("CC BY-SA 3.0"); additional terms may apply (view authors). La enhavo estas disponebla laŭ CC BY-SA 4.0, se ne estas alia indiko. Images, videos and audio are available under their respective licenses.
®Wikipedia is a registered trademark of the Wiki Foundation, Inc. Wiki Esperanto (DUHOCTRUNGQUOC.VN) is an independent company and has no affiliation with Wiki Foundation.