Parabola anteno (komune nomata parabolo) estas anteno garnita per paraboloida reflektilo.
Ĝi uzas la econ de revolucia paraboloida spegulo, kiu koncentras radiadojn en sian fokuson, tie kie estas la antena ondokaptilo.
Tia anteno estas nomita universa ĉar ĝi teorie povas fokusigi ondojn de iu ajn ondolongo, sed estas interesa nur se ĝia diametro superas kvaroblon de longo la ricevota ondo. Ĝi estas uzata en la L-bendo: inter 1,4 kaj 1,5 gigahercoj.
La radio-amatoroj uzas tian antenon supre de 430 megahercoj, tio, kio neprigas paraboloidojn de pli ol 4 metroj de diametro.
La parabolaj antenoj ĉefe utilas ricevi elsendaĵojn de satelita televido, aŭ aliajn satelitajn komunikaĵojn. Ili tre utilas kaj en profesia kaj en amatora radioastronomio.
Radioteleskopo uzas grandegan parabolan antenon.
Vidu la artikolon Radioteleskopo Raisting
This article uses material from the Wikipedia Esperanto article Parabola anteno, which is released under the Creative Commons Attribution-ShareAlike 3.0 license ("CC BY-SA 3.0"); additional terms may apply (view authors). La enhavo estas disponebla laŭ CC BY-SA 4.0, se ne estas alia indiko. Images, videos and audio are available under their respective licenses.
®Wikipedia is a registered trademark of the Wiki Foundation, Inc. Wiki Esperanto (DUHOCTRUNGQUOC.VN) is an independent company and has no affiliation with Wiki Foundation.