Moliso, foje ankaŭ alternative Molizo (itale Molise) estas regiono de Italio situanta inter Abruzo, Latio, Kampanio, Apulio kaj Adriatika Maro.
Ĝia ĉefurbo estas Campobasso, aliaj gravaj urboj estas Isernia, Termoli kaj Larino (tiu lasta kun tre grava historia centro).
Moliso | |
itale Molise | |
Flago | Blazono |
regiono de Italio | |
---|---|
Kodo: | MOL |
Ŝtato: | Italio |
Areo: | 4,438 km² |
Ĉefurbo: | Campobasso |
Loĝantaro: | 304 285 loĝ. (2019) |
Loĝdenso: | 69 loĝ./km² |
Provincoj: | Campobasso, Isernia |
Komunumoj: | listo de 136 komunumoj |
Kodo laŭ ISTAT: | 14 |
Prezidanto: | Donato Toma (en 2024) |
Retejo: | oficiala paĝo |
Troviĝas en tiu regiono parto de la Nacia parko Parco Nazionale d'Abruzzo, Lazio e Molise.
Ĝi estas regiono de la 27-an de decembro 1963, ĝis tiam formis kun Abruzo la regionon Abruzzo-Molise.
Slavomolisano, konata ankaŭ kiel Moliseslava aŭ Moliskroata, estas variaĵo de Ŝtokavia Serbokroata lingvo parolata de italaj kroatoj en la provinco Kampobaso, en la regiono Moliso, nome en la vilaĝoj Montemitro (Mundimitar), Acquaviva Collecroce (Živavoda Kruč) kaj San Felice del Molise (Štifilić).
This article uses material from the Wikipedia Esperanto article Moliso, which is released under the Creative Commons Attribution-ShareAlike 3.0 license ("CC BY-SA 3.0"); additional terms may apply (view authors). La enhavo estas disponebla laŭ CC BY-SA 4.0, se ne estas alia indiko. Images, videos and audio are available under their respective licenses.
®Wikipedia is a registered trademark of the Wiki Foundation, Inc. Wiki Esperanto (DUHOCTRUNGQUOC.VN) is an independent company and has no affiliation with Wiki Foundation.