La Golfo de Meksiko aŭ Meksika Golfo (hispane Golfo de México, angle Gulf of Mexico) estas golfo de Atlantiko plejparte ĉirkaŭata de Usono, Meksiko kaj Kubo.
Ĝi longas preskaŭ 2 000 km orient-okcidente kaj larĝas 1 000 km sud-norde. Ĝia areo estas proksimume 1 600 000 km².
Meksika Golfo | ||
---|---|---|
golfo [+] | ||
Akvejo | Atlantiko | |
Koordinatoj | , 90° 0′ 0″ U 25-9025° 0′ 0″ N, 90° 0′ 0″ U | |
Maksimuma akvoprofundo | 4 375 m | |
Areo | 1 550 000 km² (155 000 000 ha) | |
Meksika Golfo | ||
Vikimedia Komunejo: Gulf of Mexico [+] | ||
La buŝon de la golfo formas la duoninsuloj Florido (nord-oriente) kaj Jukatano (sude). Meze en tiu buŝo situas Kubo kaj dividas la buŝon al la Florida Markolo kaj la Jukatana Markolo.
La suda triono de la golfo situas en la tropika zono (la Tropiko de Kankro preterpasas norde de Kubo). La varma Golfofluo iras de tiu zono trans Atlantikon kaj mildigas la klimaton de Eŭropo.
En la golfon fluas kelkaj riveroj, kies plej signifaj estas Misisipo kaj Rio Grande del Norte.
This article uses material from the Wikipedia Esperanto article Meksika Golfo, which is released under the Creative Commons Attribution-ShareAlike 3.0 license ("CC BY-SA 3.0"); additional terms may apply (view authors). La enhavo estas disponebla laŭ CC BY-SA 4.0, se ne estas alia indiko. Images, videos and audio are available under their respective licenses.
®Wikipedia is a registered trademark of the Wiki Foundation, Inc. Wiki Esperanto (DUHOCTRUNGQUOC.VN) is an independent company and has no affiliation with Wiki Foundation.