La tropiko de Kankro estas unu el la 5 grandaj latitudaj cirkloj.
Ĝi estas paralela kun la latitudo kurante 23° 26' 22" norde de ekvatoro, kaj ĝi estas la plej norda latitudo, super kiu la suno povas direkte, vertikale aperi. Norde de tiu linio troviĝas la modera klimato, sude la tropika klimato. Tiu linio ricevis sian nomon, ĉar dum la somera solstico, kiam la suno aperis tagmeze direkte super kapo ĉe tiu latitudo, dum la suno ŝajne troviĝis en la zodiaka signo de Kankro (konstelacio). Nun la suno troviĝas dum la solstico en la zodiako Taŭro. La ŝanĝiĝo estas la precesio.
This article uses material from the Wikipedia Esperanto article Tropiko de Kankro, which is released under the Creative Commons Attribution-ShareAlike 3.0 license ("CC BY-SA 3.0"); additional terms may apply (view authors). La enhavo estas disponebla laŭ CC BY-SA 4.0, se ne estas alia indiko. Images, videos and audio are available under their respective licenses.
®Wikipedia is a registered trademark of the Wiki Foundation, Inc. Wiki Esperanto (DUHOCTRUNGQUOC.VN) is an independent company and has no affiliation with Wiki Foundation.