La tropiko de Kaprikorno estas unu el la 5 gravaj cirkloj de latitudo, kiuj karakterizas la teran mapon.
Tiu latitudo estas paralela al 23° 26' 22" sude de ekvatoro, kaj ĝi estas la plej fora suda latitudo, ĉe kiu la suno povas aperi direkte, vertikale super kapo ĉe tagmezo. Ĝi estas la suda ekvivalento de tropiko de Kankro. Sub tiu linio aperas la modera klimata zono, norde la tropika klimata zono.
La linio havas jam dumiljaran nomon kaj derivas el tio, kiam la suno dum la vintra solstico aperis direkte super kapo, ĝi troviĝis en la zodiaka signo de Kaprikorno. Nun, la suno aperas en la konstelacio de Sagitario, ĉe ties suda parto. La ŝanĝiĝo estas la precesio.
This article uses material from the Wikipedia Esperanto article Tropiko de Kaprikorno, which is released under the Creative Commons Attribution-ShareAlike 3.0 license ("CC BY-SA 3.0"); additional terms may apply (view authors). La enhavo estas disponebla laŭ CC BY-SA 4.0, se ne estas alia indiko. Images, videos and audio are available under their respective licenses.
®Wikipedia is a registered trademark of the Wiki Foundation, Inc. Wiki Esperanto (DUHOCTRUNGQUOC.VN) is an independent company and has no affiliation with Wiki Foundation.