Marioneto estas malgranda homfigura pupo kun moveblaj membroj movataj per fadenoj aŭ risortoj.
Metafore homo sen propra karaktero kaj propra volo . Analoge oni nomas registaron, kiu plene dependas de alia regno, marioneta registaro.
Marionetoj estas plej ofte uzataj pupoj de profesiaj pupteatroj. La marioneta surscenigo estas aparta arto, kiu forte diferencas de homa aktorado. Unuflanke la movoj de marionetoj estas sufiĉe limigitaj, ekzemple ili ne kapablas porti objektojn. Se marioneto portu objekton, necesas aparta fadeno por levi ĝin. Aliflanke marionetoj estas preskaŭ liberaj de gravito kaj senpene kapablas fari grandajn saltojn, eĉ flugi.
Marioneto fariĝis eĉ heroo de unu el la plej famaj porinfanaj libroj, nome Pinokjo de Carlo Collodi (kaj lia rusa kuzo Buratino de Aleksej Nikolajeviĉ Tolstoj).
This article uses material from the Wikipedia Esperanto article Marioneto, which is released under the Creative Commons Attribution-ShareAlike 3.0 license ("CC BY-SA 3.0"); additional terms may apply (view authors). La enhavo estas disponebla laŭ CC BY-SA 4.0, se ne estas alia indiko. Images, videos and audio are available under their respective licenses.
®Wikipedia is a registered trademark of the Wiki Foundation, Inc. Wiki Esperanto (DUHOCTRUNGQUOC.VN) is an independent company and has no affiliation with Wiki Foundation.