Mario MONTI (naskiĝinta la 19-an de marto 1943 en Varese) estas itala politikisto.
Li interalie estis membro de la Eŭropa Komisiono Prodi, kiu gvidis la Eŭropan Union de la 16-a de septembro 1999 (post la demisio de la antaŭa Komisiono Santer) ĝis la 31-a de oktobro 2004. En tiu Eŭropa Komisiono li prezidis la fakon konkurenco. Jam antaŭe li estis membro de la Eŭropa Komisiono Santer, kiu gvidis la Eŭropan Union de la 23-a de januaro 1995 ĝis la 15-a de marto 1999, kaj tie prezidis la fakon interna merkato.
Mario Monti | |||||
---|---|---|---|---|---|
Persona informo | |||||
Mario Monti | |||||
Naskonomo | Mario Monti | ||||
Naskiĝo | 19-a de marto 1943 en Varese | ||||
Religio | katolika eklezio vd | ||||
Lingvoj | itala vd | ||||
Ŝtataneco | Italio vd | ||||
Alma mater | Universitato Bocconi • Universitato Yale vd | ||||
Partio | Nepartiano ĝis la 2013, poste Civitana Elekto | ||||
Subskribo | |||||
Familio | |||||
Edz(in)o | Elsa Antonioli | ||||
Profesio | |||||
Okupo | ekonomikisto • politikisto • universitata instruisto vd | ||||
Aktiva en | Romo vd | ||||
| |||||
| |||||
| |||||
EU-Komisionano | |||||
por Italio | |||||
Dum | 1995–2004 | ||||
Sekvanto | Franco Frattini | ||||
25-a Ĉefministro de Italio | |||||
Dum | 2011–2013 | ||||
Antaŭulo | Silvio Berlusconi | ||||
Sekvanto | Enrico Letta | ||||
vd | Fonto: Vikidatumoj | ||||
Ekde la 13-a de novembro 2011 Mario Monti estas ĉefministro de Italio. Lia registaro, ankaŭ nomita registaro de la "profesoroj" aŭ "teknika" registaro, danke al subteno de ambaŭ la du plej grandaj partioj, klopodas liberaligi italan ekonomion. En 2012, pro la opozicio de Silvio Berlusconi, Monti demisiis. Por la itala politika voĉdonado de 2013 li fondis novan partion: Civitana Elekto, kiu obtenis 8,71% de la voĉoj kaj iĝis unu el italaj mezaj partioj.
This article uses material from the Wikipedia Esperanto article Mario Monti, which is released under the Creative Commons Attribution-ShareAlike 3.0 license ("CC BY-SA 3.0"); additional terms may apply (view authors). La enhavo estas disponebla laŭ CC BY-SA 4.0, se ne estas alia indiko. Images, videos and audio are available under their respective licenses.
®Wikipedia is a registered trademark of the Wiki Foundation, Inc. Wiki Esperanto (DUHOCTRUNGQUOC.VN) is an independent company and has no affiliation with Wiki Foundation.