Majusklo: Speco de litero en kelkaj alfabetoj (precipe la latina) uzata por certaj celoj

Majusklo (aŭ grandlitero aŭ ĉeflitero) estas unu el du formoj, kiujn povas havi ĉiu litero de la Esperanta alfabeto kaj de aliaj duusklaj alfabetoj (novlatinaj, cirilaj, novgreka).

Temas pri... Ĉi tiu artikolo temas pri skribsistemoj kombinantaj majusklojn kaj minusklojn. Por informoj pri la signifo paleografia, vidu la artikolon Majuskla skribo.

La dua formo estas minusklo aŭ „malgranda litero“.

Esperanta alfabeto
A B C Ĉ D E
F G Ĝ H Ĥ I
J Ĵ K L M N
O P R S Ŝ T
  U Ŭ V Z

Jen la majuskloj de Esperanto (en la tabelo ĉe la dekstra rando):

Nomuskla skribo

La nomojn proprajn oni komencas per majusklo kaj daŭrigas per minuskloj: „Petro“, „Ŝekspiro“, „Ĉinio“, „Unesko“. Tio estas la nomuskla skribo. La titoloj de literaturaj verkoj, filmoj, la nomoj de artaĵoj aŭ muzikgrupo apartenas al la sama klaso: „Hura!“, „Amplifiki“ ktp.

Tian skribon oni uzas ankaŭ por marki la komencon de frazo.

Krom tiuj tute internaciaj uzmanieroj en diversaj lingvoj ekzistas pli specialaj reguloj pri nomusklo; la regulojn esperantajn vd en la paĝo pri la Alfabeto de Esperanto.


Skribo tutmajuskla

En la siglaj nomoj ofte aperas la skribo tutmajuskla: UEA, UNO.

Tutmajuskligon oni ofte uzas por emfazi parton de teksto, precipe kiam la mankas la normalaj emfazaj rimedoj (per kursivo ktp — ekz-e en retpoŝto). Oni tamen ne trouzu tiun rimedon, kutime oni perceptas ĝin kiel miskondutan „kriadon“.

Speciala okazo de tia emfazo estas apartigo de la familinomo disde aliaj nomoj de persono, precipe kiam mankas la pli konvenaj majuskletoj.

Historio

Historie la majuskloj de la nunaj usklohavaj alfabetoj estas ĉerpitaj el la majusklaj skriboj antikvaj, kie ili estis la sola literspeco (do, tiuj alfabetoj estis senusklaj). Diversaj alfabetoj antikvaj restas tiaj ekz-e la hebrea aŭ la kartvela alfabeto. Fakte, en la kartvela siaspeca majusklo ekzistas: en titoloj literoj estas skribitaj sen vostetoj supren kaj suben, kvazaŭ inter du paralelaj linioj (vidu, ekzemple, la supran maldekstran parton de la tbilisa forumo [Forum.ge http://forum.ge/]).

Majusklo: Nomuskla skribo, Skribo tutmajuskla, Historio 
Majusklo: Nomuskla skribo, Skribo tutmajuskla, Historio 


Vidu ankaŭ

Eksteraj ligiloj

Tags:

Majusklo Nomuskla skriboMajusklo Skribo tutmajusklaMajusklo HistorioMajusklo Vidu ankaŭMajusklo Eksteraj ligilojMajuskloEsperanta alfabetoLatina alfabetoMinuskloUsklo

🔥 Trending searches on Wiki Esperanto:

HispanioIrpinStokholmoJohor BahruTroloĝiĝoSzczecinSejŝelojArmena Apostola EklezioFizioterapioValčiūnaiHeinrich BöllLatina alfabetoPagiriaiFiladelfio (Pensilvanio)Kronvirusa malsano de 2019Reĝa ĉartoTajlando en la Somera Olimpiko 2000Wesley CrusherElektita popoloBelorusio en la Somera Olimpiko 2000Grandduklando FlandrensisVilla FarnesinaMarie-GalanteStatistika Divizio de la Unuiĝintaj NaciojViladecavallsNaŭro681Armenio en la Somera Olimpiko 2000VitaminoCifereca objekta identigiloCecilia Payne-GaposchkinElĉoUniversitatoDrama filmoGravita akceloMalluma materioIrlandoĴe kun hoketoGiro d'Italia 2017Pe (cirila alfabeto)NaturoAfganioNiĝeroAŭstralioHistorio de GermanioPotosí (urbo)RetlernadoKuboĴe kun tremaoIntronoKatmanduoWikipedia19788-a de martoEŭropa UnioHabsburgojNaĥmanidesSklavecoPlanlingvoSlovenio en la Somera Olimpiko 2000Gianluigi BuffonTajvanoAgroDinastioOpidumoBangladeŝoDhe (cirila alfabeto)AdoboHonoluluo🡆 More