Majuskla skribo (latine majusculus — „iom pli granda“) estas alfabeta skribsistemo uzanta nur majusklojn, t.e.
literojn, kies signobildojn oni povas mense limigi per paro da horizontalaj paralelaj rektoj — kontraste al la skriboj minusklaj, en kiuj tiaj limlinioj estas kvar.
Ĉi-suba bildo prezentas tiujn limliniojn por la vorto „kampo“, skribita tutmajuskle (KAMPO) kaj en du formoj minusklaj (latinliteraj minuskloj kaj en la Ŝava alfabeto):
La antikvaj skribsistemoj (sumera, fenica, hebrea, malnovgreka, latina, cirila) estiĝis kiel senusklaj skriboj majusklaj (ĉar ĉiuj literoj ĉiam estis majusklaj, ilia uskleco estis sensignifa). La duusklaj skribsistemoj, kombinantaj literojn minusklajn kaj majusklajn, estiĝis en la Mezepoko.
La nuntempe plej ofte uzata formo de la ciferoj estas majuskla: ĉiuj ciferoj estas samaltaj kiel la literoj majusklaj, kaj formas majusklan signaron:
0123456789 ABCDEF
Kontraste al tiu formo de la ciferoj, la minusjklaj ciferoj estas malsame altaj kaj profundaj.
La eksterliniaj diakritiloj, kiel la ĉapeloj de la esperantaj ĈĜĤĴŜŬ, plej ofte superas la normalan majusklan alton (vd ĉe malpendaĵo). Tamen iam ankaŭ ilin oni malaltigas, obeante la disciplinon de la majuskla skribo:
Tiaj kaŭraj signobildoj estas malofte uzataj, ĉar ili aspektas malbele; tamen oni povas vidi ilin ekz-e en la Enciklopedio de Esperanto (la artikolo „Stratoj“, p. 517 de la unuvoluma HEA-reeldono), ĉar ilia uzo ebligas malgrandigi la interlinian spacon kaj ŝpari paperon per kompakta presado.
La historie ĝustan uzon de la termino «majuskla skribo» oni trovas precipe en la verkoj pri paleografio. En la praktika vivo nuntempa tiu nocio malaktualiĝis, kaj kiam oni komunlingve parolas pri «majuskla skribo», plej ofte temas pri skribo nomuskla (kiel «Zamenhofo»). Tial, kiam oni tamen bezonas nomi la skribformon «ZAMENHOFO», oni uzas la vorton «tutmajuskla». Ĝi tamen estus pleonasma en la kunteksto paleografia.
This article uses material from the Wikipedia Esperanto article Majuskla skribo, which is released under the Creative Commons Attribution-ShareAlike 3.0 license ("CC BY-SA 3.0"); additional terms may apply (view authors). La enhavo estas disponebla laŭ CC BY-SA 4.0, se ne estas alia indiko. Images, videos and audio are available under their respective licenses.
®Wikipedia is a registered trademark of the Wiki Foundation, Inc. Wiki Esperanto (DUHOCTRUNGQUOC.VN) is an independent company and has no affiliation with Wiki Foundation.