Lupatrino (luita patrino, anstataŭiga patrino) estas tiu fekundema virino, kiu naskas infanon por alia persono aŭ paro, portas, vivnutras en sia korpo ilian feton (do, luas sian uteron, alivorte gravediĝo por aliulo.
La lupatrino povas esti laŭsanga patrino de la infano, tiam ŝi gravediĝas per arta fekundigo aŭ enigo de fekundigita embrio, tiokaze la rilato inter la lupatrino jam ne estas laŭsanga. La lupatrino povas esti pagata aŭ ŝi povas oferti sian servon pro emocio (ekz. okaze de parencoj).
La lupatrineco povas okazi de negravedebleco de la virino aŭ aliaj kuracistaj kaŭzoj, kiuj igas la gravedecon danĝera. Uzo de lupatrino okazas ankaŭ ofte ĉe samseksemulaj paroj, kiuj do deziras propran, laŭsangan infanon.
Plimuto de landoj ne permesas lupatrinecon (ekz. 15 el 27 EU-landoj), sed do permesas kelkaj grandaj, gravaj landoj.
En kelkaj federaciaj ŝtatoj de Usono, lupatrineco estas permesata ankaŭ por samseksemuloj. Lupatrineco estas permesata ankaŭ en Belgio, Grekio, Britio, Israelo, Aŭstralio, Nederlando, Ukrainio, Barato, Kanado (krom en Kebekio) .
This article uses material from the Wikipedia Esperanto article Lupatrino, which is released under the Creative Commons Attribution-ShareAlike 3.0 license ("CC BY-SA 3.0"); additional terms may apply (view authors). La enhavo estas disponebla laŭ CC BY-SA 4.0, se ne estas alia indiko. Images, videos and audio are available under their respective licenses.
®Wikipedia is a registered trademark of the Wiki Foundation, Inc. Wiki Esperanto (DUHOCTRUNGQUOC.VN) is an independent company and has no affiliation with Wiki Foundation.