Luganska Popola Respubliko: Pretendata administra ento de Rusio ekde 2022

Luganska Popola Respubliko (ruse Луга́нская Наро́дная Респу́блика, , mall.

ruse ЛНР, mall. esperante LPRLNR, ukraine Луга́нська наро́дна респу́бліка) - estas respubliko kadre de Rusia Federacio. Ek de 2014 jaro la respubliko sin deklaris memstara ŝtato. En 2022 jaro LPR estis aneksita de Rusio. Luganska Popola Respubliko pretendas al la teritorio de Luhanska provinco de Ukrainio. Ĉefurbo de la respubliko estas Lugansk.

Luganska Popola Respubliko: Historio, Politiko, Referendumo pri sendependeco
Luganska Popola Respubliko
LPR
ruse Луганская народная республика

Detaloj

Detaloj

Detaloj Detaloj
Nacia himno: Nacia himno de Luganska Popola Respubliko (ru)
Luganska Popola Respubliko: Historio, Politiko, Referendumo pri sendependeco
pridisputata teritorio • okupata teritorio de Ukrainio • respubliko de Rusio • provinco de Ukrainio
Bazaj informoj
Ĉefurbo Lugansko
Oficiala(j) lingvo(j) rusa lingvo
Uzata(j) lingvo(j) rusa
Plej ofta(j) religio(j) Laika ŝtato
Areo 26 684 km²
Loĝantaro 1 400 000 (1-a de januaro 2023)
Loĝantoj luganskanoj
Horzono +2
Politiko
Politika sistemo Prezidenta respubliko, Ortodoksismo
Ŝtatestro Leonid Paseĉnik
Ĉefministro Kategorio:Leonid Paseĉnik
Sendependiĝo disde Ukrainio 12-a de majo 2014
Ekonomio
Valuto Rusia rublo (RUB)
Luganska Popola Respubliko: Historio, Politiko, Referendumo pri sendependeco
Luganska Popola Respubliko: Historio, Politiko, Referendumo pri sendependeco
vdr

Ek de sia apero kaj ĝis anekso de Rusio Luganska Popola Respubliko estis kontrolita kaj administrita de Rusia Federacio.

Laŭ leĝaro de Ukrainio ek de 2014 jaro la teritorio de Luhanska provinco, kontrolata de Luganska Popola Respubliko, estas okupita de Rusio.

Luganska Popola Respubliko estis memanoncita la 27-an de aprilo 2014 jaro dum por Rusiaj protestoj ĉe Sud-Oriento de Ukrainio. La 11-an de majo de la sama jaro la memanoncita respubliko organizis referendumon pri sindeklaro, kies rezultoj ne estis aprobita de intŝtata komunumo. La 12-an de majo Luganska Popola Respubliko deklaris sendependencon. Ĝis la anekso de Rusio la deklaradon aprobis nek unu ŝtato ano de Unuiĝintaj Nacioj. Similaj eventoj okazis en najbara Donecka Popola Respubliko (mall. DPR). Dum postiranta milito ĉe Donbaso (2014-2015 jaroj) la respubliko okupis sudajn distriktojn de Luhanska provinco (proksimume unu triono de ties areo). La 21-an de frbruaro 2022 jaro Rusio aprobis la deklaron de sendependenco de Luganska Popola Respubliko (samtenpe Rusio aprobis DPR). La 24-an de februaro Rusio komencis militon kontraŭ Ukrainio, pravigante la invadon ankaŭ per defendo de LPR kaj DPR. Dum la milito rusia armeo sukcesis okupi preskaŭ la tutan areon de Luhanska provinco kaj la okupita teritorio estas regata de Luganska Popola Respubliko. Dum la 23-27-an de septembro 2022 jaro en areo de akupita parto de Luhanska provinco okazis adulterita referendumo, kies rezulton Rusio uzis por aneksi la okupitan teritorion en kadron de Rusia Federacio. La aneksio rompis la Rusian kaj la internacian leĝaron.

12-an de oktobro 2022 jaro UN akceptis rezolucion, en kia admonis siajn anojn ne aprobi rezultojn de la referendumoj kaj postulis de Rusio ŝanĝi sian kurson rilate al la okupitaj teritorioj de Ukrainio.

En 2023 jaro la Eŭropa Kortumo pri Homaj Rajtoj agnoskis la teritoriojn de Ukrainio okupitjan kaj kontrolatajn de facte de Rusio. Laŭ la decido militistaro de Rusio invadis la areon minimume ek de aprilo kaj plene aktivis ek de la aŭgusto de 2014 jaro. La militistaro forte influis al la separatistoj, liveris al li armilojn kaj municiojn, kanonadis laŭ iliaj petoj.

La registaro de Rusio neadis sian politikan kaj militan partoprenon en funkciado de Luganska Popola Respubliko ĝis la komenco de la senkovra invado al Ukrainio la 24-an de februaro 2022 jaro.

Dum sendependa periodo de ekzisto la respublikon agnoskis nur kvin regnoj kaj parte agnoskitaj regnoj: Sud-Osetio, Rusio, Abĥazio, Sirio, Nord-Koreio. Ukrainio konsideras ĝin terorista organizo.

Luganska Popola Respubliko: Historio, Politiko, Referendumo pri sendependeco
Popola Respubliko de Donecko kaj Popola Respubliko de Lugansko. La 24-an de majo 2014 Donecka Popola Respubliko kaj la Luganska Popola Respubliko subskribis interkonsenton pri kreo de la Federacia Respubliko Novorusio

Historio

La respubliko kreiĝis kadre de la politika krizo en Ukrainio, kaŭzita de Eŭromajdano kaj perforta eksigo de la prezidanto Viktor Janukoviĉ. La agado komenciĝis la 7-an de aprilo 2014, kiam separistoj okupis konstruaĵon de provinca administrejo kaj urba konsilantaro en Lugansko. Semajnon poste aktivistoj ekregis plurajn administrejojn en multaj urboj de Luganska provinco.

La ŝtato estis establita post referendumo, okazinta la 11-an de majo 2014.

Igor Plotnickij eksiĝis el sia posteno kiel estro de la respubliko pro sanproblemoj. Leonid Paseĉnik estis nomumita al la posteno de la aganta estro de la LPR.

La 25-an de novembro 2017, la rezigno de Igor Plotnickij estis akceptita de la Popola Konsilio de LPR. Leonid Paseĉnik estis unuanime aprobita kiel estro de Luganska Popola Respubliko.

La 22-an de februaro 2022 prezidanto de Rusio Vladimir Putin subskribis la ukazon pri agnosko de Luganska Popola Respubliko. Sekvis subskribo de traktatoj pri amikeco, kunlaboro kaj reciproka helpo. Du tagojn pli poste komenciĝis la invado de Rusio en Ukrainion.

Politiko

La Popola Konsilio de la Luganska Popola Respubliko, (ruse Народный Совет Луганской Народной Республики) estas la parlamento de la Luganska Popola Respubliko.

Referendumo pri sendependeco

Luganska Popola Respubliko: Historio, Politiko, Referendumo pri sendependeco 
La balotkarto de la Luganska referendumo (11-an de aprilo 2014 jaro)

Luganska Popola Respubliko estis memanoncita la 27-an de aprilo 2014 jaro dum por Rusiaj protestoj ĉe Sud-Oriento de Ukrainio. Dimanĉe 11-an de majo 2014 jaro en LPR okazis referendumo. La balotkarto havis solan demandon:

Luganska Popola Respubliko: Historio, Politiko, Referendumo pri sendependeco 
 Поддерживаете ли Вы акт государственной самостоятельности Луганской Народной Республики?   Ĉu vi subtenas la akton de regna sendependeco de Lunanska Popola Respubliko? 

Laŭ la raporto de la organizantoj la referendumon partoprenis 75 % de loĝantaro: "Por" voĉdonis 96,2 % al la partoprenantaro, "kontraŭ" - 3,8 %. Provizora Prezidanto de Ukrainio Oleksandr Turĉinov (uk) deklaris, ke la referendumon partoprenis nur 24 % de la elektantaro.

Konsiderante la rezultojn Luganska Popola Respubliko 12-an de majo 2014 jaro deklaris sendependencon de Ukrainio.

Internacia agnosko

La Ukrainia registaro neis la rezulton de la referendumo kaj deklaris, ke la rezultoj ne havos jurajn konsekvencojn. La 16-an de majo de la sama jaro Ĉefa prokurorejo de Ukarinio (uk) kune kun Servo de sekureco de Ukrainio (uk) lanĉis juĝesploron laŭ artikolo 258-3 de la Kriminala Kodo de Ukrainio "La Instalo de terorisma organizaĵo" (ukraine Создание террористической организации). Tiel maniere Luganska Popola Respubliko estis agnoskita de Ukrainio terorisma organizo. La agnosko estis rekonfirmita 16-an de aŭgusto 2018 jaro per verdikto de La Alta Tribunalo de Ukrainio (uk).

Ek de la referendumo Rusio oficiale ne agnoskis LPR kaj multfoje deklaris, ke krizo okazanta en sud-orijento de Ukrainio estas enlanda problemo de Ukrainio. 18-a de februaro 2018 jaro Vladimir Putin eldonis ukazon laŭ kiu Rusio traktas la regionojn "provizore, por la periodo ĝis la politika solvo de la situacio en certaj areoj De Donecka kaj Luhanska regionoj de Ukrainio, surbaze de la Minskaj Interkonsentoj". Tamen en decembro 2018 la ministro de eksteraj rilatoj de Rusio Sergej Lavrov konfirmis rifuzon oficiale agnoski la memanoncitan respublikon. 21-a de februaro 2022 jaro prezidanto de Rusio Vladimir Putin eldonis ukazojn pri agnosko de Luganska popola respubliko kaj Donecka popola respubliko. Его post tio li subskribis traktatojn pri amikado, kunagado kaj helpo kun la respublikoj.

Dum sendependa periodo la respublikon agnoskis nur tri ŝtatoj UN-anoj kaj du parte agnoskitaj ŝtatoj ne UN-anoj:

  • 24-an de junio 2014 jaro Sud-Osetio agnoskis LPR-on
  • 21-an de februaro 2022 jaro Rusio agnoskis LPR-on
  • 25-an de februaro 2022 jaro Abĥazio agnoskis LPR-on
  • 29-an de junio 2022 Sirio agnoskis LPR-on
  • 13-an de julio 2022 Nord-Koreio agnoskis LPR-on.

Aliaj ŝtatoj UN-anoj kaj ne UN-anoj (parte agnoskitaj ŝtatoj) oficiale ne agnoskis sendependecon de Luganska Popola respubliko.

Ukrainio konsideras ĝin terorista organizo.

Administra divido

Ek de 12-an de marto 2022 jaro administra divido de Luganska Popola respubliko koincidas kun eksa administra divido de Luhanska provinco de Ukrainio, ekzistinta ĝis la 18-an de majo 2014 jaro.

    Urbaj sovetoj
  • Urba soveto de Lugansko
  • Urba soveto de Alĉevsko
  • Urba soveto de Antracito
  • Urba soveto de Brjanko
  • Urba soveto de Kirovsko
  • Urba soveto de Krasnodono
  • Urba soveto de Krasni-Luĉ
  • Urba soveto de Pervomajsko
  • Urba soveto de Rovenjki
  • Urba soveto de Sverdlovsk
  • Urba soveto de Staĥanov
    Distriktoj
  • Antracita distrikto
  • Krasnodona distrikto
  • Lutugina distrikto
  • Perevalska distrikto
  • Sverdlovska distrikto
  • Slavjanoserbskij distrikto

Referencoj

Vidu ankaŭ

Luganska Popola Respubliko: Historio, Politiko, Referendumo pri sendependeco 
Etnaj rusoj en Ukrainio laŭ popolnombrado en 2001

Tags:

Luganska Popola Respubliko HistorioLuganska Popola Respubliko PolitikoLuganska Popola Respubliko Referendumo pri sendependecoLuganska Popola Respubliko Internacia agnoskoLuganska Popola Respubliko Administra dividoLuganska Popola Respubliko ReferencojLuganska Popola Respubliko Vidu ankaŭLuganska Popola RespublikoEsperantoInternacia Fonetika AlfabetoLuganskLuhanska provincoRusa lingvoRusia FederacioUkraina lingvoUkrainio

🔥 Trending searches on Wiki Esperanto:

kompozita materialoEkspansioLitovioSeksallogoFenil-acetaldehidoAlcalà de XivertEnuguVikioIlinojsoKromproduktoAkademio de EsperantoVIAFEstômbar-Lagoa (stacidomo)Printempa Semajno InternaciaSeksa pozicioRaportoClermont-de-l'Oise (stacidomo)VikivortaroPornografioVirina seksa mutiladoRapidresponda kodo!Kung lingvaroStacio Hashimoto (Kioto)LingvoKantono MarikopaPecicaCisjordanioZagreba metodoNădlacNovjara RenkontiĝoAma orientiĝoBernie SandersBaronoStefan ZweigRifuĝintoFluganta SpagetmonstroPola literaturoLotte ZweigDesegnoBaza enspezoISBNSebiș (Arad)El-NinjoMarso (planedo)Castro MarimPublika nudecoSomera Esperanto-StudadoSportokluboPOSIXStudentoj de Teknikuniversitato de BudapeŝtoNikotinoCho Sung HoMariana FosegoSud-KoreioAmoroĈirkaŭremparo de MöbisburgNaŭatla lingvoMickey MouseOrdiga algoritmoInternacia Fonetika AlfabetoSebiș (Șieuț)Hüntwangen🡆 More