Ludwig Bohnstedt

Ludwig BOHNSTEDT (naskiĝinta en la 27-a de oktobro 1822 en Sankt-Peterburgo, mortinta en la 3-a de januaro 1885 en Gotha) estis germana arkitekto.

Ludwig Bohnstedt
Ludwig Bohnstedt
Persona informo
Naskonomo Franz Ludwig Carl Bohnstedt
Naskiĝo 27-an de oktobro 1822 (1822-10-27)
en Sankt-Peterburgo
Morto 3-an de januaro 1885 (1885-01-03) (62-jaraĝa)
en Gotha, Ludwig Bohnstedt Duklando Saksio-Koburgo kaj Gotao
Tombo Ĉeftombejo de Gotha
Lingvoj germana
Ŝtataneco Rusia Imperio
Alma mater Akademie der KünsteRusia Akademio de Belartoj
Familio
Infano Ida Bohnstedt
Okupo
Okupo arkitekto
Verkoj Latvia Nacia Operejo
Ludwig Bohnstedt
Ludwig Bohnstedt
vdr
Ludwig Bohnstedt
La plano por la berlina Reichstag (ne realigita)

Vivo

Bohnstedt ekstudis filozofion ĉe la universitato de Berlino ekde 1839. Sed baldaŭ li ŝanĝis al la fako arkitektura kaj konfrontiĝis tiel i.a. al la konstruoj de Karl Friedrich Schinkel. Studvojaĝoj en Italio kaj Francio plilarĝigis lian horizonton kaj ampleksigis lian trejnadon. En 1843 li reiris Ruslanden kie li iĝis tre ŝatata arkitekto.

Setlo en Gotha

En 1863 li transloĝiĝis al la rezideja urbo Gotha kaj ekservis la urbon. Sed daŭre lia famo ankaŭ ekstere de Germanio brilis. Kulmino estis la venko dumkonkurse pri novkonstruo parlamenta de Reichstag en Berlino inter 100 aliaj konkurintoj. Bedaŭrinde la finfina konstruaĵo en 1884 ne estis farita laŭ liaj planoj sed laŭ tiuj de la frankfurtano Wallot.

En Gotha videblas liaj ideoj ĉe: Feuerversicherungsbank (Bahnhofstraße nr 12), iama Grundcreditbank (Bahnhofstraße nr 5a), iama Notenbank (Ekhofplatz); ĉio konstruitis laŭ la stilo de itala novrenesanco. Krome estas de li en Gotha i.a. Villa Petermann (Neubauerstraße), loĝejkomplekso Bürgeraue-Bergallee-Burgfreiheit; ekster Gotha menciindas i.a. Reuter-vilao en Eisenach.

La stacidomo de Gotha troviĝanta malproksime de la urbokerno ricevis harmonian unuigon al la urbocentro danke al la bohnstedt-aj konstruaĵoj flankantaj la Stacidoman straton.

Graveco kaj honoro

Sendube Bohnstedt estis unu el la plej gravaj personoj de Gotha kun internacia famo. Por li nomitis en Gotha strato preterkondukanta la urban naĝejon. Kunlaboranto lia estis Heinrich Carl Scheel. Troviĝas lia tomboŝtono ekde 1951 sur la Ĉeftombejo de Gotha.

Verkaro

Zu den von Bohnstedt entworfenen Bauten gehören:

  • Eisenach: konstruaĵoj en la sudaj kvartaloj, ekz. Reuter-vilao
  • Gotha
    • Deutsche Grundkreditbank (1872–1877)
    • Gothaer Feuerversicherungsbank (1872–1874)
    • Gothaer Privatbank (1873–1877)
    • Landes-Kriegerdenkmal (1874)
    • Monumento por Paul Emil Jacobs
  • Nordhausen
    • Villa Kneiff (1874)
    • Kriegerdenkmal für die Gefallenen des Deutsch-Französischen Krieges 1870/1871, in den Anlagen an der Sedanstraße (1880)
  • Helsinki - Finnlanda Nacia Banko (1876–1883)
  • Rigo - Urboteatrejo (1860–1863)
  • Bonn – en 1870 kaj 1878 alikonstruoj ĉe la Hammerschmidt-vilao

Literaturo

  • Ludwig Bohnstedt †. In: Zentralblatt der Bauverwaltung|Centralblatt der Bauverwaltung, 5. Jahrgang 1885, Nr. 2 (vom 3. Januar 1885) (online als PDF-Dokument), S. 15.
  • „F.“: Ludwig Bohnstedt †. In: Deutsche Bauzeitung, 19. Jahrgang 1885 (online als PDF-Dokument Arkivigite je 2015-04-02 per la retarkivo Wayback Machine), Nr. 5 (vom 17. Januar 1885), S. 26–28 (und Porträt auf S. 29), Nr. 6 (vom 21. Januar 1885), S. 33–35 (Fortsetzung), Nr. 7 (vom 24. Januar 1885), S. 38–42 (Schluss).
  • Biografio ĉe ADB
  • Olga Sonntag: Villen am Bonner Rheinufer: 1819–1914, Bouvier Verlag, Bonn 1998, ISBN 3-416-02618-7, Band 1, S. 191 ff. (=disertacio, Bonn 1994]

Eksteraj ligiloj

Tags:

Ludwig Bohnstedt VivoLudwig Bohnstedt Setlo en GothaLudwig Bohnstedt Graveco kaj honoroLudwig Bohnstedt VerkaroLudwig Bohnstedt LiteraturoLudwig Bohnstedt Eksteraj ligilojLudwig Bohnstedt1822188527-a de oktobro3-a de januaroGermanioGothaSankt-Peterburgo

🔥 Trending searches on Wiki Esperanto:

Petroupim2006Sesdeknaŭo (seksa pozicio)Giorgia MeloniListo da Esperanto-vortarojIsraeloWest Ham UnitedParolsintezoMonsanto (Portugalio)LatvioLatina lingvocallgirlAŭzajoYoussef HindiPluvioListo de studentoj en Akademio de Selmec1-UndekinoMoncofaL. L. Zamenhof1-DodekinoZdeněk MilerBilbejsBeiușSud-KoreioGamelanoSankta Kompanio1-HeptinoAMalaja lingvoFilipinoj3-HeptinoFrancisco de GoyaListo de famuloj mortintaj en SopronNudeco3-OktinoVojaĝo al KazohinioLotte ZweigKrizaj medicinaj servojCandelaria (Santa Cruz de Tenerife)GPLSilikozoMediaGoblinJapanioTeknologio1867PortugalioKolombioUsonoGazaa SektoroCSSMilena VelbaUkrainioSvislandoPapilioXHTMLLaseroKrispoĜenerala Datum-Protekta RegularoTisemFlamkukoTriangulo de la mortoEsperanto-muzikoAlziraUniversala Kongreso de EsperantoKladruby (distrikto Tachov)Salomonsborn🡆 More