Gotha , esperantigite ankaŭ Gotao, estas urbo en la germana federacia lando Turingio, Germanujo.
Fine de decembro 2022 la komunumo havis 46 019 loĝantojn.
Gotha | |||||
---|---|---|---|---|---|
urba komunumo de Germanio • ĉefurbo de distrikto en Germanio | |||||
Blazono | |||||
Administrado | |||||
| |||||
Poŝtkodo | 99867 | ||||
En TTT | Oficiala retejo [+] | ||||
Demografio | |||||
Loĝantaro | 46 019 (2022) [+] | ||||
Loĝdenso | 661 loĝ./km² | ||||
Geografio | |||||
Geografia situo | , 10° 43′ O 50.94888888888910.71833333333350° 57′ N, 10° 43′ O [+] | ||||
Alto | 300 m [+] | ||||
Areo | 69,58 km² (6 958 ha) [+] | ||||
Horzono | UTC+01:00 [+] | ||||
| |||||
| |||||
Alia projekto | |||||
Vikimedia Komunejo Gotha [+] | |||||
Unue menciita estis Gotha en 775 sub la nomo villa Gotaha. Tiam Karolo la 1-a donacis la lokon al la Abatejo Hersfeld. Inter 1180 kaj 1190 ĝi fariĝis urbo.
En la 15-a kaj la 16-a jarcento la loĝantoj komercadis ĉefe per greno, produktoj arbaraj kaj izatido.
Ekde 1572 la urbo apartenis al la Duklando Saksio-Koburgo, dum 1640-1918 tie ĉi rezidis la dukoj de Saksio-Gotha. Gotha famiĝis dum jarcentoj pro sia lernejo Gymnasium illustre. En 1798 okazis en Gotao la Unua astronoma kongreso eŭropa. Fama estas ankaŭ la multo da imponaj vilaoj, ekz. de Vilao Kuhnreuter.
Ĉe la krepusko de Turniĝo en aŭtuno 1989 gravis kiel okazigejo de rondaj tabloj kaj civitanaj formumoj la protestantisma Preĝejo Repaciĝo.
En 1767 malfermiĝis la fabrikoj de porcelanaĵoj. En 1785 Justus Perthes fondis eldonejon geografian, kiu baldaŭ ekfamiĝis, kaj en kiu aperis fine de 1879 ankaŭ la mondkonata romano Heidi de la svisa verkistino Johanna Spyri. Finiĝas en Gotao la arkitektura majstroverko Leinakanalo.
Sudokcidente de la urbo troviĝas la montaro Boxberg kiu servas kiel ripozumaero. En la 1920-aj jaroj estiĝis en la sudo de Gotao la belega ĝardenurbo Am schmalen Rain kiu eĉ hodiaŭ urboplanade kaj -evoluige gravas.
En la 1909-a jaro okazis en Gotha la 4-a Germana Esperanto-Kongreso. Kable aŭdeblis en Gotha inter 2012 kaj 2021 Turingio Internacia, la ĉiumonata Esperanto-radielsendo de Radio FREI.
This article uses material from the Wikipedia Esperanto article Gotha, which is released under the Creative Commons Attribution-ShareAlike 3.0 license ("CC BY-SA 3.0"); additional terms may apply (view authors). La enhavo estas disponebla laŭ CC BY-SA 4.0, se ne estas alia indiko. Images, videos and audio are available under their respective licenses.
®Wikipedia is a registered trademark of the Wiki Foundation, Inc. Wiki Esperanto (DUHOCTRUNGQUOC.VN) is an independent company and has no affiliation with Wiki Foundation.