Johann Ludwig BÖHNER (naskiĝinta en la 8-a de januaro 1787 en Töttelstädt, mortinta la 28-an de marto 1860 en Gotha) estis germana komponisto.
Johann Ludwig Böhner | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 8-an de januaro 1787 en Töttelstädt |
Morto | 28-an de marto 1860 (73-jaraĝa) en Gotha |
Tombo | Ĉeftombejo de Gotha |
Lingvoj | germana |
Ŝtataneco | Reĝlando Prusio |
Memorigilo | |
Okupo | |
Okupo | komponisto |
De post la 6-a vivjaro Böhner instruitis fare de la patro ludi pianon, orgenon kaj violonon. Li frekventis la Erfurtan Konsilantargimnazion. En la Porinstruista seminario de Erfurto li pluse subtenitis fare de la komponisto Michael Gotthard Fischer. En 1805 li iris kiel muzikinstruisto al Gotha, poste al Jena kaj estis kelkan tempon teatra kapelestro en Nürnberg. Post la unuaj sukcesoj lia kariero en 1814 ekmalfloris pro [[paranojo] kaj timo de demonoj.
Li migris tra tuta Germanujo seniluziiĝinte pri la rifuzo de la verkoj fare de eldonistoj. La kolegoj, i.a. Robert Schumann daŭre admiris lin sed kelkaj primokis lin pro ridinda sinprezento kies kaŭzo estis la kreskanta malforto spirita. Schumann unuafoje asertis ke Böhner estus la idolo por la figuro de la orkestrestro Kreisler ĉe E.T.A. Hoffmann, sed tio ne estas vera.
Kiel pianisto Böhner furoris pro siaj improvizadoj. En la verkoj faritaj antaŭ la 1830-a jaro aparte bone ekkoneblas lia genieco, antaŭ ĉio en la pianokoncertoj op. 7 (1814), op. 8 (1814I kaj op. 11 (1816). La forme tute libera koncerto Concert en Fantaisie (op. 13, 1815) eĉ anticipas per sia granda orkestra recitativo la komponajn ideojn de la 9-a sinfonio de Ludwig van Beethoven. Ĉe la Nikolao-kirko troviĝas memorŝtono por la komponisto.
This article uses material from the Wikipedia Esperanto article Johann Ludwig Böhner, which is released under the Creative Commons Attribution-ShareAlike 3.0 license ("CC BY-SA 3.0"); additional terms may apply (view authors). La enhavo estas disponebla laŭ CC BY-SA 4.0, se ne estas alia indiko. Images, videos and audio are available under their respective licenses.
®Wikipedia is a registered trademark of the Wiki Foundation, Inc. Wiki Esperanto (DUHOCTRUNGQUOC.VN) is an independent company and has no affiliation with Wiki Foundation.