Turingio Internacia estis la titolo de la esperanta magazino de Radio F.R.E.I., per kiu oni intencis prezenti kiel eble plej multfacete Turingion kaj ties ĉefurbon al la tuta mondo.
Ĝi disaŭdiĝis inter januaro 2012 kaj decembro 2021 el Erfurto, ĉiun duan dimanĉon de monato je la horo 19-a (laŭ centra eŭropa [somera] tempo), daŭrante unu horon. Kelkaj eroj de la magazino estis germanlingvaj.
Rubrikoj povis esti la sekvontaj:
Dissendo okazis ne nur interrete, sed ankaŭ sur ultrakurtaj ondoj (FM 96.2 MHz) en Erfurto kaj krome per kablo en Erfurto, Arnstadt, Gotha, Sömmerda (107.9 MHz). Per tio iĝis la elsendoj ankaŭ taŭga varbilo inter la neesperantista aŭskultantaro.
This article uses material from the Wikipedia Esperanto article Turingio Internacia, which is released under the Creative Commons Attribution-ShareAlike 3.0 license ("CC BY-SA 3.0"); additional terms may apply (view authors). La enhavo estas disponebla laŭ CC BY-SA 4.0, se ne estas alia indiko. Images, videos and audio are available under their respective licenses.
®Wikipedia is a registered trademark of the Wiki Foundation, Inc. Wiki Esperanto (DUHOCTRUNGQUOC.VN) is an independent company and has no affiliation with Wiki Foundation.