La Lockheed Martin F-22 Raptor (F-22) estas Usona kaŝa ĉasaviadilo.
Lockheed Martin F-22 Raptor | ||
---|---|---|
Tipo: | Ĉasaviadilo | |
Fabrikanto: | Lockheed Martin | |
Unua flugo: | 7-an de septembro 1997 | |
Enkonduko: | 15-an de decembro 2005 en Usona Aerarmeo (USAF) | |
Produktperiodo: | 1996-2011 | |
Produktkvanto: | 195 | |
La F-22 estas unua kaŝĉasaviadilo, kiu nuntempe servas en aerarmeo.
En 1981, Usona Aerarmeo ordonis ellabori novan ĉasaviadilon por anstataŭi F-15 kaj F-16 kun kaŝa teknologio. La sukceso de kaŝaviadiloj kiel skoltaviadilo SR-71 kaj atakaviadilo F-117 ankaŭ influis al prilaboro de "kaŝa ĉasaviadilo", kiu ebligas batali kontraŭ malamikaj ĉasaviadiloj en absoluta supereco. La 31-an de oktobro 1986, du modeloj de Lockheed/Boeing/General Dynamics (YF-22) kaj Northrop/McDonnell Douglas (YF-23) estis selektita de Usona Aerarmeo. La 23-an de aprilo 1991, Usona aerarmeo selektis modelon YF-22 por nova ĉasaviadilo.
La YF-22, prototipo de F-22 unue flugis la 29-an de septembro 1990, sed F-22 estis malrapide prilaborita, ĉar malvarma milito estis finita, tial programo de rivala ĉasaviadilo estis fakte haltigita. Alta produktkosto ankaŭ influis al malrapida ellaboro de aviadilo, dum la malkresko de defenda buĝeto. F-22 unue flugis la 7-an de septembro 1997.
Pro alta operadkosto kaj strategia graveco en aerarmeo, F-22 malfrue debutis en Siria enlanda milito, post 9 jaroj ekde ellaboro. Dum la interveno en Sirio, F-22 bombis Tiŝrinan Akvobaraĵon kontraŭ Islama ŝtato. La produktado de F-22 estis haltiĝita en 2011 pro prilaboro de F-35 kaj foresto de rivalaj ĉasaviadilaj programoj.
This article uses material from the Wikipedia Esperanto article Lockheed Martin F-22 Raptor, which is released under the Creative Commons Attribution-ShareAlike 3.0 license ("CC BY-SA 3.0"); additional terms may apply (view authors). La enhavo estas disponebla laŭ CC BY-SA 4.0, se ne estas alia indiko. Images, videos and audio are available under their respective licenses.
®Wikipedia is a registered trademark of the Wiki Foundation, Inc. Wiki Esperanto (DUHOCTRUNGQUOC.VN) is an independent company and has no affiliation with Wiki Foundation.