La Lockheed (angle Lockheed Corporation) estas usona aerospaca kompanio, kiu ekzistis de 1912 ĝis 1995.
Lockheed estis rekonata por multaj altteknikaj militaj aviadiloj kiel Lockheed P-80 Shooting Star kaj Lockheed F-117 Nighthawk.
Lockheed kreskis dum la Dua mondmilito. La unua jetaviadilo de Usono, Lockheed P-80 Shooting Star estis naskiĝita de ĉefinĝeniero de kompanio, Kelly Johnson (1910-1990). Li poste kreis kaj gvidis dezajnteamon de kompanio, "Skunk Works" (esperante Mefitaj Verkoj). La nomo de dezajnteamo estis derivita el karaktero en komikso de usona kartunisto Al Capp. Lockheed estis pionero de jetmotora ĉasaviadilo post la dua mondmilito.
Dum la malvarma milito, Lockheed partoprenis en pluraj konkursoj de militaviadiloj. Pluraj aviadiloj de Lockheed estis selektitaj de Usona Aerarmeo. Lockheed speciale gvidis prilaboron de kaŝaviadilo ekde 1960-aj jaroj. La skoltaviadiloj kiel U-2 kaj Lockheed SR-71 Blackbird estis uzita por skoltadon de Sovetunio, kaj unua kaŝatakaviadilo F-117 estis ellaborita de Lockheed.
La fino de malvarma milito malkreskis neceson de militaviadiloj, kiuj malbonigis financon de Lockheed. En 1995, Lockheed estis mergita kun Martin Marietta por formi Lockheed Martin en 1995. Nuntempe la legaco de Lockheed estis sukcedita al Lockheed Martin, kiu ellaboris unuajn kaŝĉasaviadilojn, Lockheed Martin F-22 Raptor kaj Lockheed Martin F-35 Lightning II.
This article uses material from the Wikipedia Esperanto article Lockheed, which is released under the Creative Commons Attribution-ShareAlike 3.0 license ("CC BY-SA 3.0"); additional terms may apply (view authors). La enhavo estas disponebla laŭ CC BY-SA 4.0, se ne estas alia indiko. Images, videos and audio are available under their respective licenses.
®Wikipedia is a registered trademark of the Wiki Foundation, Inc. Wiki Esperanto (DUHOCTRUNGQUOC.VN) is an independent company and has no affiliation with Wiki Foundation.