La antikva kordinstrumento liro (greke lύρα) originas el la 9-a jarcento a.K..
Tiu ĉi artikolo temas pri la antikva plukinstrumento liro. Aparte de tio ekzistas moderna greka popolmuzika arĉinstrumento, kiu ankaŭ nomatas Liro, kaj krome ekzistas kromaj signifoj de la vorto Liro. |
Kontraste al la citro, kun kiu ĝi parencas kaj foje malfacile diferencigeblas, ĝi tendence pli malgrandas kaj ne havas "piedon" (bazon) por mem stari, se ne ludate. La nombro de kordoj de la liro ŝanĝiĝis dum la jarcentoj de komence 3 ĝis 4 al poste 7 aŭ malofte 8 kordoj.
Liroj ekzistis en du diversaj konstrumanieroj:
La liro en antikva Grekio konsideriĝis inventaĵo de la dio Hermeso, kiu donacis ĝin al sia dia frato Apolono. En la helenismo ĝi estis simbolo de la poetoj kaj filozofoj, el kio poste ekestis la vorto "liriko".
El la antikvaj muzikiloj liro kaj citro poste ekestis diversaj formoj de harpoj. Ambaŭ muzikilojn, kaj liro kaj citro, do eblas konsideri "pra-harpo".
En la nuntempa popola muziko de Grekio kaj Dalmatio oni donis la nomon liro al arĉinstrumento, iom simila al violino, kun 3 aŭ 4 kordoj. Dum la muzikado la instrumento ne teniĝas kiel violino inter mandiblo, ŝultro kaj mano: aŭ la sonkorpo de la moderna liro ripozas sur la femuroj de la sidanta muzikisto, dum la instrumenta "kolo" troviĝas apud la kolo de la muzikisto, aŭ la instrumento kuŝas sur la femuroj kaj la instrumenta "kolo" montras flanken. Dum la antikvan liron oni sonigis per plukado de la kordoj, la modernan nomparencon - kiel klare indikas la kategorio arĉinstrumento - oni sonigas per muzikila arĉo.
This article uses material from the Wikipedia Esperanto article Liro (muzikilo), which is released under the Creative Commons Attribution-ShareAlike 3.0 license ("CC BY-SA 3.0"); additional terms may apply (view authors). La enhavo estas disponebla laŭ CC BY-SA 4.0, se ne estas alia indiko. Images, videos and audio are available under their respective licenses.
®Wikipedia is a registered trademark of the Wiki Foundation, Inc. Wiki Esperanto (DUHOCTRUNGQUOC.VN) is an independent company and has no affiliation with Wiki Foundation.