Leopoldo la 2-a, denaske Louis Philippe Marie Victor de Saksio-Koburgo-Gotao (naskita la 9-an de aprilo 1835 en Bruselo; mortis la 17-an de decembro 1909) estis la dua Reĝo de la belgoj, ekde la morto de sia patro, Leopoldo la 1-a, la 10-an de decembro 1865, ĝis sia morto.
Leopoldo la 2-a | |||||
---|---|---|---|---|---|
2-a Reĝo de la belgoj | |||||
Persona informo | |||||
Léopold II de Belgique | |||||
Naskonomo | Léopold Louis-Philippe Marie Victor de Saxe-Cobourg-Gotha | ||||
Naskiĝo | 9-an de aprilo 1835 en Bruselo | ||||
Morto | 17-an de decembro 1909 (74-jaraĝa) en Laken | ||||
Mortis per | cerba sangado vd | ||||
Tombo | Royal Crypt vd | ||||
Religio | katolika eklezio vd | ||||
Lingvoj | franca vd | ||||
Ŝtataneco | Belgio vd | ||||
Subskribo | |||||
Familio | |||||
Dinastio | dinastio Saksio-Koburgo kaj Gotao de Belgio vd | ||||
Patro | Leopoldo la 1-a de Belgio vd | ||||
Patrino | Ludovikino el Orleano vd | ||||
Gefratoj | Karolino de Meksiko • Filipo de Belgio • Ludoviko FIlipo, Kronprinco de Belgio • Georg von Eppinghoven • Arthur von Eppinghoven • stillborn son von Sachsen-Coburg und Gotha vd | ||||
Edz(in)o | Maria Henrietta de Aŭstrio • Caroline Lacroix vd | ||||
Infanoj | Princess Louise of Belgium • Prince Leopold, Duke of Brabant • Princino Stefanino el Belgio • Klementino de Belgio • Lucien Philippe Marie Antoine Delacroix Durieux • Philippe Henri Marie Francois Delacroix Durieux vd | ||||
Profesio | |||||
Okupo | monarko vd | ||||
Aktiva en | Bruselo vd | ||||
| |||||
| |||||
Reĝo de la belgoj | |||||
Dum | 1865–1909 | ||||
Antaŭulo | Leopoldo la 1-a, lia patro | ||||
Sekvanto | Alberto la 1-a, lia nevo | ||||
vd | Fonto: Vikidatumoj | ||||
Leopoldo edziĝis al Maria Henrietta de Aŭstrio kaj havis kun ŝi kvar gefilojn:
Post mortiga akcidento de lia sola filo Leopold en 1869 lia frato Filipo iĝis tron-heredonto, sed ankaŭ li mortis, en 1905, antaŭ la reĝo. Tial posteulo de Leopoldo la 2-a iĝis lia nevo Alberto, filo de Filipo.
Leopoldo la 2-a havis la reputacion de elstara diplomato kaj negocisto; li iĝis konata precipe pro sia "privata" kolonio "Libera Ŝtato Kongo", kiun li en 1884 dekretis sia privata posedaĵo kaj kiu estis 70 fojoj pli granda ol Belgio. En 1908 la belga registaro aneksis la ŝtaton kaj nomis ĝin Belga Kongo (nuna Demokratia Respubliko Kongo). En la intertempo Leopoldo riĉigis sin per eksporto de eburo kaj kaŭĉuko, por kio li establis teroran reĝimon kun sklaveco, forhako de manoj kaj kapumado.
Kvin tagojn antaŭ sia morto Leopoldo edziĝis kun baronino Blanche Delacroix, kun kiu li jam havis du filojn, kiujn li preferis al la filinoj de sia unua edzino. Pro tio kaj pro lia krima ekspluatado de Kongo li tiutempe estis malŝatata de preskaŭ ĉiuj.
Varias la taksoj pri la nombro de viktimoj: La brita diplomato Roger Casement parolas pri 3 milionoj en 12 jaroj, Peter Forbath taksas minimume 5 milionojn, Adam Hochschild 10 milionojn, kaj laŭ Encyclopedia Britannica la loĝantaro malkreskis de 20 ĝis 30 milionoj al nuraj 8 milionoj.
Tamen, aŭtoroj, kiuj atentigas pri la manko de fidindaj demografiaj datumoj estas pridubataj de aliaj, kiuj nomas ilin minimaligistoj kaj agnostikuloj. Ĉar la unua censo de la kongola loĝantaro okazis en 1924, ekzistas konsento inter historiistoj ke ne eblas preciza takso de la malkresko de la loĝantaro aŭ la nombro de mortoj [35]. Tamen menciindas ke estis belgoj kiel Emile Vandervelde, Georges Lorand aŭ Félicien Cattier kiuj vere malkonsentis kun la koloniado siatempe; sed neniu el ili ricevis honoron pere de stratŝildo kiu portas ilian nomon. La belga verkisto David Van Reybrouck nomis la konkeradon, okupadon kaj koloniigon veran hekatombo.
This article uses material from the Wikipedia Esperanto article Leopoldo la 2-a (Belgio), which is released under the Creative Commons Attribution-ShareAlike 3.0 license ("CC BY-SA 3.0"); additional terms may apply (view authors). La enhavo estas disponebla laŭ CC BY-SA 4.0, se ne estas alia indiko. Images, videos and audio are available under their respective licenses.
®Wikipedia is a registered trademark of the Wiki Foundation, Inc. Wiki Esperanto (DUHOCTRUNGQUOC.VN) is an independent company and has no affiliation with Wiki Foundation.