Laktobacilo - latine lactobacillus - estas genro de Gram-pozitivaj bakterioj.
La bakterioj de la genro konsistigas grandan parton de la "laktacidaj bakterioj", tiel nomataj pro la fakto ke plej multaj membroj de la grupo transformas laktozon kaj aliajn specojn de sukero al lakta acido. Ili oftas kaj kutime ne kaŭzas malsanojn. En homaj korpoj ili kutime troveblas en la vagino kaj la digesta sistemo, kie ili estas simbiozaj kaj konsistigas parton de la intestaj mikroorganismoj, kiuj subtenas la digestadon. Multaj specioj tre multiĝas en putriĝanta planta materio. La produkto de lakta acido igas la ĉirkaŭaĵon de la bakterioj esti acida, kio malfaciligas la plimultiĝon de multaj specoj de malsanigaj bakterioj.
Laktobacilo (lactobacillus) | ||||||||||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
Lactobacillus (L. acidophilus) proksime de epitelia ĉelo en mikroskopa bildo | ||||||||||
Biologia klasado | ||||||||||
| ||||||||||
Specioj | ||||||||||
| ||||||||||
Aliaj Vikimediaj projektoj | ||||||||||
Pluraj specoj de la bakteria genro estas uzataj en tradicia agrikulturo kaj ankaŭ industria manĝaĵoproduktato cele al kreo de jogurtoj, fromaĝoj, acida brasiko, peklaĵoj, biero, vino, cidro, kimĉio, ĉokolado kaj aliaj fermentitaj manĝaĵoj. Krome ili ankaŭ helpas krei porbestan manĝaĵon kiel insilaĵo. Pano el acidpasto kutime fariĝas per la uzo de "komenca kulturaĵo" el gisto kaj laktobaciloj, kiuj poste plimultiĝas en faruna pasto.
This article uses material from the Wikipedia Esperanto article Laktobacilo, which is released under the Creative Commons Attribution-ShareAlike 3.0 license ("CC BY-SA 3.0"); additional terms may apply (view authors). La enhavo estas disponebla laŭ CC BY-SA 4.0, se ne estas alia indiko. Images, videos and audio are available under their respective licenses.
®Wikipedia is a registered trademark of the Wiki Foundation, Inc. Wiki Esperanto (DUHOCTRUNGQUOC.VN) is an independent company and has no affiliation with Wiki Foundation.