La kvar noblaj veroj (sanskrito: catvary āryasatyāni, pali: cattari āriya saccani japana lingvo: shisotai) estas rigardata kiel la centra kaj fundamenta instruo de Budho.
Ĝi enhavas la plej gravajn konceptojn de budhismo kiel filozofio kaj kiel religio. La instruo de la kvar noblaj veroj troviĝas en multaj partoj de la Palia Kanono, sed la diskurso, kiu verŝajne registris la unuan fojon de la parolado de ĉi tiu diskurso fare de Budho estas la diskurso nomita Unua Prediko de Varanasi, aŭ la Darmo-rada Ekmova Diskurso (Dhamma-cakka-ppavatthana-sutta en palio).
Elekto de artikoloj pri | |
Tri juveloj | |
Sidarto Gotamo | |
Budhisma praktiko | |
Budho · Bodisatvo | |
Trispeca membrigado | |
Tripitako· Vinajo | |
En la Palia Kanono la kvar noblaj veroj estas menciitaj aŭ priskribitaj en multaj lokoj, ekzemple en Digha Nikaya 16, Majjhima Nikaya 18 kaj Samyutta Nikaya 56.11.
La kvar noblaj veroj estas ofte komparataj kun la instruado de iu kuracisto. Budho sanigas la homaron de ĝiaj malsanoj. Li unue diras la diagnozon, poste serĉas la kaŭzon, poste rigardas ĉu la malsano estas sanigebla, kaj finfine proponas la rimedon.
La sermo (aŭ sutta) kiu enhavas la unuan instruon de la Buddho estas konita laŭ la palia nomo Dhamma-cakka-ppavatthana-sutta, aŭ La instruo kiu enmoviĝas la radon de la dharmo, kaj troveblas en la sekcio Samyutta-nikaya de la kolekto Sutta-pitaka.
This article uses material from the Wikipedia Esperanto article Kvar noblaj veroj, which is released under the Creative Commons Attribution-ShareAlike 3.0 license ("CC BY-SA 3.0"); additional terms may apply (view authors). La enhavo estas disponebla laŭ CC BY-SA 4.0, se ne estas alia indiko. Images, videos and audio are available under their respective licenses.
®Wikipedia is a registered trademark of the Wiki Foundation, Inc. Wiki Esperanto (DUHOCTRUNGQUOC.VN) is an independent company and has no affiliation with Wiki Foundation.