Kondukpermesilo (ankaŭ Stirpermesilo aŭ Ŝoforpermesilo) estas dokumento, kiu permesas konduki aŭ ŝofori motoran veturilon.
En preskaŭ ĉiuj landoj estas diversaj kategorioj de permesiloj, ekzemple por
Por ekhavi kondukpermesilon estas diversaj kondiĉoj en diversaj landoj; kutime necesas
En multaj landoj necesas regule renovigi sian permesilon. Ĉe tio kutime necesas nur refari la teston pri vidkapablo kaj konfirmi, ke oni ne havas malsanojn, kiuj reduktus la stirkapablon.
La plej multaj landoj agnoskas eksterlandajn permesilojn dum mallongtempa restado en la lando. Por longtempa restado kutime necesas akiri enlandan permesilon.
La aŭtoritato, kiu donis la permesilon, povas repreni ĝin, kiam montriĝas, ke la stiranto ne (plu) estas kapabla. Kelkaj landoj enkondukis poentan sistemon: Nova permesilo ricevas certan kvanton da poentoj; peko kontraŭ grava trafika regulo kostas poentojn, kaj kiam konsumiĝis ĉiuj poentoj, la permesilo ne plu validas. Certa tempo sen pekoj realtigas la poentaron. (Iuj landoj uzas malpoentojn, sed la principo estas la sama.)
This article uses material from the Wikipedia Esperanto article Kondukpermesilo, which is released under the Creative Commons Attribution-ShareAlike 3.0 license ("CC BY-SA 3.0"); additional terms may apply (view authors). La enhavo estas disponebla laŭ CC BY-SA 4.0, se ne estas alia indiko. Images, videos and audio are available under their respective licenses.
®Wikipedia is a registered trademark of the Wiki Foundation, Inc. Wiki Esperanto (DUHOCTRUNGQUOC.VN) is an independent company and has no affiliation with Wiki Foundation.