Karl Friedrich BENZ (naskiĝis la 25-an de novembro, 1844, mortis la 4-an de aprilo, 1929) estis germana inĝeniero kaj pioniro de la aŭtomobilindustrio.
Karl Benz | |
---|---|
Persona informo | |
Naskonomo | Karl Friedrich Michael Benz |
Naskiĝo | 25-an de novembro 1844 en Mühlburg, Grandduklando Badeno, Germana Federacio |
Morto | 4-an de aprilo 1929 (84-jaraĝa) en Ladenburgo, Respubliko Badeno, Vajmara Respubliko |
Mortokialo | cerba sangado |
Tombo | Ladenburgo |
Lingvoj | germana |
Loĝloko | Q118669544 |
Ŝtataneco | Respubliko Badeno • Grandduklando Badeno |
Alma mater | University of Karlsruhe |
Subskribo | |
Familio | |
Edz(in)o | Bertha Benz |
Infanoj | Richard Benz • Eugen Benz |
Okupo | |
Okupo | inĝeniero • inventisto |
Karl Benz naskiĝis en Karlsruhe. Kiel 15-jarulo li trapasis la akcepto-ekzamenon en la teknika universitato de Karlsruhe. Kvar jarojn poste li sucese finis sian studadon, kaj en 1871 li fondis sian unuan firmaon. En la jaro 1872 li edziĝis al Bertha Ringer.
En 1878 Karl Benz evoluigis dutaktan eksplodmotoron kaj poste kvartaktan motoron, kaj en 1883 li fondis fabrikon por gasmotoroj Benz & Cie. Rheinische Gasmotorenfabrik Mannheim. Li inventis plurajn erojn por aŭtomobilo, ekz. sparkilojn, la kluĉilon, la karburilon kaj la rapidumŝanĝilon. La unuan aŭtomobilon li konstruis en la jaro 1885. Ĝi estis tri-rada veturilo kun eksplodmotoro kaj elektra sparkado. En 1886 Karl Benz patentigis sian inventon, sed komence li rikoltis pro sia "ĉaro sen ĉevaloj" nenion krom mokojn.
Malgraŭ ĉio li daŭre plibonigis siajn inventojn kaj en la jaro 1889 liaj modeloj estis montrataj en la Pariza Tutmonda Ekspozicio.
En 1929 lia entrepreno Benz & Cie. unuiĝis kun Daimler Motorengesellschaft al la akcia kompanio Daimler-Benz AG. La 4-an de aprilo 1929 Karl Benz mortis en Ladenburg ĉe Mannheim.
This article uses material from the Wikipedia Esperanto article Karl Benz, which is released under the Creative Commons Attribution-ShareAlike 3.0 license ("CC BY-SA 3.0"); additional terms may apply (view authors). La enhavo estas disponebla laŭ CC BY-SA 4.0, se ne estas alia indiko. Images, videos and audio are available under their respective licenses.
®Wikipedia is a registered trademark of the Wiki Foundation, Inc. Wiki Esperanto (DUHOCTRUNGQUOC.VN) is an independent company and has no affiliation with Wiki Foundation.