Komputila Presilo

Komputila presilo aŭ printilo estas flankaparato uzata por surpaperigi informojn el komputilo.

La historio de komputilaj presiloj komenciĝas kun Charles Babbage, kiu en 1822 inventis la Difference Engine. La komputilo havis aparaton por aŭtomate presi rezultojn de komputado.[mankas fonto]

Komputila Presilo
Lasera presilo de Hewlett-Packard
Komputila Presilo
Inkŝpruciga presilo de Canon
Komputila Presilo
Nadlara presilo de Epson

Komputilajn presilojn eblas disdividi laŭ sekvantaj, sed ne nuraj, grupoj:

  • Laŭ principo de presado: literrada presilo, nadlara presilo (aŭ matrica presilo), lasera presilo, lumdioda presilo, likvokristala presilo, inkŝpruciga presilo (aŭ ŝprucopresilo, kiu presas per piezoŝpruciga aŭ termoŝpruciga procedo), sublimacia presilo, varmopresilo, 3D-presilo
  • Laŭ koloreco: unukolora presilo, plurkolora presilo
  • Laŭ kvanto da uzantoj: persona, reta, interreta presilo
  • Laŭ destino: oficeja presilo, fotopresilo, plotter
  • Laŭ tipo de kartoĉo: skanila kartoĉo, kuna kartoĉo, apartaj kartoĉoj
  • Laŭ kvanto da koloraj kartoĉoj: 2, 3, 4, 6 aŭ 8 kartoĉoj
  • Laŭ komuteblo: presilo komutebla al komputilo aŭ al fotilo
  • Laŭ portebleco: portebla aŭ neportebla presilo

Presata surfaco

Specialaj presiloj

Porpresilaj interfacoj

  • RS-232 (RS-422, RS-423, RS-485) — Seria interfaco por sinkrona kaj asinkrona datumprilaborado. La normo estis oficialigita fare de EIA (Electrical Industry Association) en la jaro 1969 (Rekommended Standard #232).
  • IEEE 1284 (LPT, Centronics, Bitronics) — Paralela interfaco. La normo estis oficialigita en la jaro 1994 kaj estas daŭrigo de la paralela interfaco Centronics.
  • IrDA — Sendrata seria interfaco. Normo IrDA 1.0 estis oficialigita fare de asocio IrDA (Infrared Data Association) en la jaro 1994.
  • USB — Universala seria buso (Universal Serial Bus). La buso estis proponita fare de USB IF por anstataŭigi malmodernajn interfacojn IEEE 1284 kaj RS-232. Ĝi taŭgas por komuti al komputilo ajnan flankaparataron.
  • IEEE 1394 — Rapida seria buso. Ĝia plena nomo estas: IEEE 1394 High Performance Serial Bus. Ĝi estis inventita en la jaro 1986 fare de firmao Apple kaj havis la patentitan nomon FireWire (Fire on the Wire). Ekde ĝia komenco ĝia ĉefa rolo estis malmultekosta anstataŭigo por interfaco SCSI. Danke al firmao Sony ĝi havas la kromnomon iLink.
  • IEEE-488 / HP-IB /GPIB — Paralela interfaco de Hewlett-Packard uzata por mini-komputiloj, interalie de la tipo HP 3000.

Referencoj

Tags:

Komputila Presilo Presata surfacoKomputila Presilo Specialaj presilojKomputila Presilo Porpresilaj interfacojKomputila Presilo ReferencojKomputila Presilo1822Charles BabbageFlankaparatoKomputiloVikipedio:Citi fontojn

🔥 Trending searches on Wiki Esperanto:

Antaŭa vokaloEsperantoAlcoutimKampanjo de ItalioUniversala Tempo Kunordigita3-HeptenoBananoKonvertiĝo de PaŭloBildoCallgirlEstômbar-Lagoa (stacidomo)DiakonoMapo de Fra MauroKendji GiracAlcalà de Xivert (stacidomo)RetejoNovialoSilezia landa muzeoIslandoNubo.reKanzonoLitovioĈefpaĝoBabilejoĈirkaŭremparo de MöbisburgUnuiĝinta ReĝlandoMaho-ŝoĝoLagoaIlinojsoLajos ChapponSportokluboPola literaturoContactRusioLena KarpuninaSizifoProksimaĵoj ValencioLento GoffiMiguel de CervantesRoberto VaqueroVideohelpa arbitracioXXXTentacionUzanto (komputiko)MidzadoMarso (planedo)Pristimantis gretathunbergaeSântanaIneuFutbaloLuljeta LleshanakuAmoroEŭropoPecicaBaza enspezoBenicàssim (stacidomo)KanadoApologio de Sokrato (Platono)MasturbadoVetludoHispana lingvoFrancioDinastio TangOrdiga algoritmoCurlieSandviĉo (seksumado)1787!Kung lingvaro🡆 More