Kenneth GRAHAME, naskiĝinta la 8-an de marto 1859(nun 1859-03-08) en Edinburgo kaj mortinta la 6-an de julio 1932 en Berkshire estas angla romanisto, ĉefe konata pro sia libro The wind in the willows (La vento en la salikoj), klasikaĵo de la porinfana literaturo, origine verkita por sia filo kiu kunhavis obstinecon kun Toad, unu el la roluloj.
Kenneth Grahame | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 8-an de marto 1859 en Edinburgo |
Morto | 6-an de julio 1932 (73-jaraĝa) en Berkshire |
Lingvoj | angla |
Ŝtataneco | Unuiĝinta Reĝlando (Britio) |
Alma mater | St Edward's School |
Familio | |
Edz(in)o | Elspeth S. Thomson |
Infano | Alastair Grahame |
Okupo | |
Okupo | verkisto • romanisto • verkisto de porinfana literaturo |
Verkoj | The Wind in the Willows |
Kenneth Grahame iĝis orfo kaj vivis kun sia avino. Post studado en Oxford, li ne sukcesis aniĝi al universitato kaj laboris en la Banko de Anglio ĝis sia emeritiĝo. Lia ofico lasis al li tempon por iĝi ĵurnalisto poste novelisto. Li publikigis Pagan Paters en 1893, The golden Age en 1895, Dream days (kiu enhavas la faman "The reluctant dragon"), kaj finfine la romanon The wind in the willows en 1908. En tiu ĉi romano disvolviĝas rakonton de la historion de grupo de bestoj ĉe la bordo de la Tamizo en Anglio. La bonaj amikoj - rato, talpo, melhundo kaj bufo travivas aventurojn, sed ĉiam konservas valorojn de respekto, lojaleco kaj amikeco. La romano gajnis dramigitajn kaj filmitajn versiojn, kaj ankoraŭ estas inter la plej legitaj infanlibroj ĝis nun, ĉirkaŭ cent jarojn post kiam ĝi estis verkita. .
Li poste ĉesis verki. Mallonga postmorta novelo, titolata Berthie's escapade, estis publikigata en 1949.
Kenneth Grahame edzinigis Elspeth Thomson en 1899, ili havis unu filon, Alastair, naskiĝinta en 1900 kaj mortinta en 1920. Li mortis la 6-an de julio 1932 en Berkshire kaj estis entombigata en Oxford.
This article uses material from the Wikipedia Esperanto article Kenneth Grahame, which is released under the Creative Commons Attribution-ShareAlike 3.0 license ("CC BY-SA 3.0"); additional terms may apply (view authors). La enhavo estas disponebla laŭ CC BY-SA 4.0, se ne estas alia indiko. Images, videos and audio are available under their respective licenses.
®Wikipedia is a registered trademark of the Wiki Foundation, Inc. Wiki Esperanto (DUHOCTRUNGQUOC.VN) is an independent company and has no affiliation with Wiki Foundation.