The Adventures of Ichabod and Mr.
Toad ("Aventuroj de Ichabod kaj S-ro. Bufo") estas usona animaciita segmentara filmo de 1949 produktita de Walt Disney kaj publikigita de RKO Radio Pictures. Ĝi konsistas el du segmentoj — el kiuj la unua estas bazita sur la porinfana novelo de 1908 nome The Wind in the Willows de la skota verkisto Kenneth Grahame, kaj la dua estas bazita sur la rakonto de 1820 "The Legend of Sleepy Hollow," nomita Ichabod Crane en la filmo, de la usona verkisto Washington Irving.
The Adventures of Ichabod and Mr. Toad | |
---|---|
movbilda filmo • antologifilmo | |
Originala titolo | The Adventures of Ichabod and Mr. Toad |
Originala lingvo | angla lingvo |
Kina aperdato | 5 okt. 1949 |
Ĝenro | muzika filmo, porinfana filmo, tradicie farita movbildo, antologifilmo, filmo bazita de literatura verko, fantasta filmo, ghost film |
Reĝisoro(j) | Jack Kinney • Clyde Geronimi • James Algar |
Produktisto(j) | Walt Disney |
Scenaro | Erdman Penner • Winston Hibler • Joe Rinaldi • Ted Sears • Homer Brightman • Harry Reeves • Kenneth Grahame • Washington Irving |
Loko de rakonto | Londono |
Muziko de | Don Raye • Gene de Paul • Frank Churchill • Charles Wolcott • Oliver Wallace |
Rolantoj | sen valoro |
Produktinta firmao | Walt Disney Company |
IMDb | |
La filmo estas la 11a el la animaciaj longaj filmoj de Disney kaj la lasta el la epoko de la segmentaraj filmoj de la 1940-aj jaroj, post Saludos Amigos, The Three Caballeros, Make Mine Music, Fun and Fancy Free, kaj Melody Time, ĝis The Many Adventures of Winnie the Pooh de marto 1977.
Jam en 1955, la du partoj de la filmo estis apartigitaj, kaj televidigitaj kiel parto de la televidserio Disneyland. Ili estis poste merkatigitaj kaj venditaj aparte por hejma video.
La legendo estas rakontata en animacia versio kantata kaj subtekstigita en Esperanto fare de Mikaelo Kastro.
This article uses material from the Wikipedia Esperanto article The Adventures of Ichabod and Mr. Toad, which is released under the Creative Commons Attribution-ShareAlike 3.0 license ("CC BY-SA 3.0"); additional terms may apply (view authors). La enhavo estas disponebla laŭ CC BY-SA 4.0, se ne estas alia indiko. Images, videos and audio are available under their respective licenses.
®Wikipedia is a registered trademark of the Wiki Foundation, Inc. Wiki Esperanto (DUHOCTRUNGQUOC.VN) is an independent company and has no affiliation with Wiki Foundation.