La kastelo Glücksburg - altgermane Schloss Glücksburg, dane Lyksborg Slot - en la samnoma urbo Glücksburg estas inter la plej signifaj ne-religiaj historiaj konstruaĵoj de la federacia lando Ŝlesvigo-Holstinio de Germanio - kune kun la kastelo Gottorf kaj la kastelo de Eutin.
Tiu ĉi artikolo temas pri la kastelo Glücksburg en la samnoma urbo Glücksburg en Ŝlesvigo-Holstinio. Sendepende ekzistas plia Kastelo Glücksburg (Römhild) en la federacia lando Turingio de Germanio, kaj historie ankaŭ la kastelo de la urbo Glückstadt nomiĝis Glücksburg. |
Kastelo Glücksburg | |||
---|---|---|---|
kastelo • akvokastelo • muzeo | |||
Lando | Germanio • Okcidenta Germanio vd | ||
Situo | Glücksburg | ||
Adreso | Schloss, 24960 Glücksburg | ||
Konstrustilo(j) | renesanca arkitekturo vd | ||
Estiĝo | 1583 | ||
Koordinatoj | , 9° 32′ 37″ O 54.8316666666679.543611111111154° 49′ 54″ N, 9° 32′ 37″ O | ||
| |||
| |||
Retpaĝo | https://www.schloss-gluecksburg.de/ | ||
La kastelo estas la rezidejo de la nobela dinastio Glücksburg, kies membroj parencas al preskaŭ ĉiuj aliaj eŭropaj nobelaj dinastioj. Ĝis nun interalie la reĝoj de Danio kaj de Norvegio estas el la dinastio, kaj ankaŭ la ĝis 1974 regintaj reĝoj de Grekio. Plia membro estas Princo Filipo, Duko de Edinburgo, tiel ke la sekva britia reĝo post reĝino Elizabeto la 2-a probable ankaŭ estos el la dinastio Glücksburg.
La pitoreska akvokastelo estas inter la plej konataj vizitindaĵoj de la federacia lando. Ĝi nun estas loko de muzeo, kaj publike viziteblas.
This article uses material from the Wikipedia Esperanto article Kastelo Glücksburg, which is released under the Creative Commons Attribution-ShareAlike 3.0 license ("CC BY-SA 3.0"); additional terms may apply (view authors). La enhavo estas disponebla laŭ CC BY-SA 4.0, se ne estas alia indiko. Images, videos and audio are available under their respective licenses.
®Wikipedia is a registered trademark of the Wiki Foundation, Inc. Wiki Esperanto (DUHOCTRUNGQUOC.VN) is an independent company and has no affiliation with Wiki Foundation.